Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/159

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
El la "NOTLIBRETO DE ALFESTO"
("Sennaciulo", 25.junio 1939 – 25.aŭgusto 1939)

Mi ne scias, ĉu estas pli konvene rideti aŭ ploremi, kiam mi aŭdas aŭ legas jenan frazon aŭ similan:

"Esperanto havas kiel celon okazigi amikecon inter la nacioj…"

La modernaj nacioj estas sangavidaj diaĵoj. Ĉiu naciano devas riverenci antaŭ sia aparta idolo, kaj plie, ĉiam esti preta oferi sian vivon por pluigi sian ekziston. Ĉu tiaj blindaj, surdaj kaj senkoraj kreaĵoj de l’ homa superstiĉo kapablas interamikiĝi? Mi asertas, ke ne. Ni do simple laboru por amikiĝo inter la homoj de l’ tuta tero. Tiucele necesas detrui la naciojn kaj starigi mondregnon kun esperanto kiel oficiala lingvo.

*

Antaŭ multaj jaroj Karlo Marks elkriis: "La proletoj ne havas patrion." Kia sensencaĵo! Ili ja havas patrion kaj por ĝi eĉ konsentas morti kaj mortigi. La ĝusta devizo estas:

Proletoj el ĉiuj mondpartoj ne havu plu patrion kaj sennaciece unuiĝu.

*

Kiu ne pensas esperantigi sian propran nomon aŭ ne kuraĝas tion fari, tiu ne estas vera esperantisto.

*

Sed kiam esperantano naciece elparolas la nomon de esperantisto, tiam ĉi tiu lasta sentas sin preskaŭ ofendita. Mi parolas laŭsperte…

*

La respekto al la nacia ortografio de nomo fontas el la prapatra epoko, kiam en kelkaj triboj la nomo de estro estis tabuo.

*

Ĝismedola sennaciulo vivas en la lando, kies civitano li estas, kvazaŭ enmigrinto.

*

Kiam mi aŭdas el la buŝo de esp-istoj: "Vi estu bonvena en nia lando", tiam mi emas proteste eldiri: "Mi ne