Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/160

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

konsentas, ke ĉi tiu bela terparto estu via; ĝi devas esti nur ia provinco de Esperantio, kies samrajtaj civitanoj ni ĉiuj estu…"

*

Faŭsto ne pravis, hezitante por decidi, ĉu la Parolo aŭ la Ago estis ĉe la komenco de ĉio. Tiam la voĉo kaj la nanoj konsistigis iun tutaĵon. Almenaŭ tion mi kredas, kiam mi observas "hispanojn", kiuj interparolas. Kaj ne nur per la manoj kaj la buŝo ili sin esprimas, sed ankaŭ per la okuloj, per la brovoj, per la ŝultroj – per la tuta korpo, mi kredas.

Mi ne diris: la "hispanoj", tial ke ne ĉiuj estas tiel… elokventaj. Havante la okazon observi iun esp-iston kaj rimarkinte, ke li estas flegma, kiel "anglo", foje mi demandis lin:
– Vi ne estas "hispano", ĉu?
– Jes, mi estas kaj eĉ tute "purrasa", li aldonis ridetante. Sed vi ne estas la unua, kiu faris pri mi tian rimarkon. Kiam mi estis en Hispanio, tie oni eĉ nomis min la "marmora homo".

La leganto bv. rimarki, ke mi signis la vortojn hispano kaj anglo per krampetoj: ne ĉiuj "angloj" ja estas tute flegmaj kaj ne nur "hispanoj" bezonas la manojn por esprimi sin, sed ankaŭ "italoj" kaj "francoj", ĉefe tiuj el la suda parto de tiu landeto.

Oni devas nepre prijuĝi homojn kiel individuojn kaj ne laŭ ilia naskiĝloko.

Estas eraro prijuĝi homojn laŭ ilia religio: ne ĉiu katoliko estas jezuito; ne ĉiu protestanto estas bigoto, ne ĉiu bigoto estas hipokritulo – kaj ne ĉiu ateisto estas tolerema kaj memstare pensanta homo.
– Mi estis ateisto dum longaj jaroj, sed nun ne plu…
– Do vi lasis vin forlogi de teologoj…
– Ne!…
– Nu?
– Vane mi ja serĉis en la deismaj tezoj argumentojn, kiuj povus konvinki min pri la ekzisto de ĉiopova Estulo, de pura Spirito, senlima bona kaj perfekta, kiu estus kreinta nian fuŝan mondon. Sed mi scias, ke deistoj ankaŭ