Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

jenon, ĉerpitan el "Espero Katolika" (Januara n-ro, 1921). Temas pri la 7-a kongreso de la katolika esperantistaro:

"Dum tiu kongreso en Graz, oni devos fondi fortegan internacian armeon kontraŭ la potencoj de blinda renverso, kontraŭ la materialisma bolŝevismo, la danĝera anarkismo, la kontraŭ-eklezia agado de la framasonaro, ktp…"

Tiel la katolikaro jam uzas esperanton por kontraŭstari nian agadon, por malhelpi nian liberiĝon.

Kiel alian pruvon, ke esperanto estas nur ilo, ne povas esti alio ol rimedo por bonaj aŭ malbonaj celoj mi aldiru:

Dum la milito, la germana registaro uzis esperanton por sia eksterlanda propagando. En Paris, la komitato "Por Francio per Esperanto" ricevis monon de la franca registaro por kontraŭagadi la germanan propagandon. Sekve esperanto estis uzata de registaroj por iliaj krimaj, hontindaj celoj.

Jen pruvite, ke internacia lingvo ne povas esti per si mem liberigilo; ĝi estas tia nur en la manoj de liberigantoj.

Burĝeca atmosfero. – Aliflanke, oni povas rimarki, ke la esperanta neŭtralismo nebuligas la vidon al klaskonscio. Kontakte kun la burĝoj la esperantistaj revolucianoj tendencas al dandismo, al emo pri nomkonigado kaj aliaj burĝecoj. Estas vere amuze – aŭ plorinde – konstati, ke la t.n. laboristaj[1] grupoj neniam forgesas, en raportoj senditaj al la redakcioj de esperantaj ĵurnaloj, meti la nomojn de la prezidanto, subprezidanto, kasisto, subkasisto, ktp., ktp.

Kredeble en la koro de ĉiu "laboristo" dorme kuŝas burĝa spirito.

Pro ĉiuj tiuj ĉi supre parolitaj motivoj estas nepre necese enŝovi en nia esperanta propagando sanan spiriton. Ni zorgu, ke la movado por universala lingvo ne estu putrigota de la burĝecaj miasmoj en kiuj nun ĝi kreskas.

La sperto jam montris, ke la plej belaj inventaĵoj, kiam ili estas en la manoj de la kapitalanoj, anstataŭ

  1. La strikrompantoj ankaŭ estas laboristoj. Tia titolo signifas nenion krom konfuzon.