Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

helpi alla liberigo de l’ Homaro utilas al ĝia malfeliĉo. Sufiĉas nur citi unu ekzemplon: kiam la aviadiloj konkeris la ĉielon, multaj naivuloj diris, ke tiu grava progreso forstrekos la landlimojn. Nu, kion ni vidis dum la mondmilito? Tiujn mirindajn flugmaŝinojn la militistoj uzis por dissemi mortigilojn super prosperaj urboj. Infanoj, maljunuloj, malsanuloj estis mortigataj per la bomboj faligataj de la belaj aparatoj, inventitaj por malaperigi la landlimojn!

Ni do ĉesu esti naivuloj. Esperanto malhelpos la militon! Ne, tute ne, se ĝi estas uzata de la militokazigantoj. Por ke esperanto estu bonfara ni ĝin metu en la manojn de la bonfarantoj.

Neniam ni malatentu pri la malbonfareco de la fiburĝaro kapitalana. Senĉese ni orientadu nian agadon cele al la renversiĝo de tiu potenco. Ni organiziĝu konforme al tiu neforgesinda direktivo.

Homaranismo. – Zamenhof mem komprenis, ke lingvo helpa ne sufiĉas por konduki la mondon al Paco. Tial li parolis pri "interna ideo" de esperanto, pri "homaranismo".

Kio estas tiu doktrino? Nur elpensaĵo de bonkora viro, de religia idealisto liberkreda:

"La homaranismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtrale homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco".

Mankis al la aŭtoro de esperanto klara koncepto pri senĉesa interbatalado ekzistanta, pli-malpli akre, inter la socialaj klasoj. Li ne vidis, ke la militkaŭzoj kuŝas en la principoj mem, sur kiuj estas bazitaj la interhomaj rilatoj.

Tamen lia celo esence similis la nian. Li deziris unuigi la homojn en "grandan rondon familian". Sed toleremo pri religio, raso aŭ nacio, kaj ebleco interkompreniĝi ne sufiĉas por forigi malfratecon kaj estigi justecon. Kaj kie ne estas Justeco, tie latente kuŝas milito.

La homaranismo Zamenhofa povos kreski nur en socialisma mastrumado.

Por liberiĝi kaj paciĝi la homaro bezonas renversi ĉiujn barojn inter la homoj.