Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Neebleco interkompreniĝi estas unu el la baroj. Esperanto estas bezona sed ne sufiĉa rimedo por liberigi la homojn. Ni jam vidis, ke ĝi eĉ povas malutili al ni en la servo de sklavigantoj. Konsekvence ni helpu meti la ilon nur en la manojn de niaj amikoj. – Deduktiĝas el tio, ke kontraŭkapitalistoj logike ne povas kunlaboradi kun iuj ajn esperantistoj.

Komence tiu kunlaborado povis esti utila. Tiam, temis ja pruvi, ke artefarita lingvo povas interkomrenigi la homojn; temis triumfigi la ideon mem pri lingvo helpa.

Sed jam farita estas la pruvo; ŝanĝiĝis la situacio; sekve nia agadmaniero ankaŭ devas ŝanĝiĝi.

Nune, kunagado estas logike akceptinda nur inter samcelanoj. Socialistoj, sindikatistoj, komunistoj, anarkistoj, unuvorte ĉiuj revolucianoj[1] povas, devas kuniĝi por pli efike trudi la alprenon de esperanto al la revolucianaro.

Akceptebla kunlaborado. – Ĉu tamen niaj kontraŭuloj ne povas utili al ni, je la lingva vidpunkto? Ĉu ne estus danĝere rifuzi ĉiun interrilaton kun ili? Ĉu ni, ekzemple, devas havi apartan Esperantan Akademion!?…

Eĉ kiam samlingve oni parolas, por sin interkompreni estas necese ne kunmiksi ĉiujn demandojn.

Kiam revolucianoj laboras, gvidate de iu ajn teknikisto, ĉu ili kunlaboras laŭ la senco, kiun pli supre mi donis al la nedezirinda kunlaborado? Kiam niaj rusaj Kamaradoj utiligas la teknikkapablecon de iuj caraj generaloj, ĉu ili kunlaboras kun la carismo? Ĉiutaĝe ni uzas monon. Ĉu ankaŭ pro tio ni kunlaboras kun la financistoj?

Nia interkomprenigilo devas esti kiel eble plej perfekta. Ĉu ne estus stulte malatenti la konsilojn de la perfektigantoj? La lingvistoj estas niaj teknikistoj. Ni ne kunlaboras kun ili, kiam ni obeas iliajn konsilojn.

Sur tiu kampo plena neŭtralismo estas ebla, pli ĝuste, nepre necesa. Ne ekzistas scienco katolika aŭ komunista; ekzistas Scienco. Kiel klaso, la burĝaro posedas sciencon, klerecon. Kiam proleto sukcesas kleriĝi, li kvazaŭ ŝtelas la scion de la burĝa klaso. Ĉiuj, kiel eble plej ni ŝtelu ja burĝaron!… Estas tute saĝe, ke neklera laboristo lernu

  1. Vidu la difinon de la vorto revolucio sur paĝo 21.