Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

esperanton ĉe kurso de klera kontraŭulo; estus sendanĝere, ke revoluciulo ĉeestu esperantan kurson, faratan de policano. La scio akirita ĉe policano povos utili por kontraŭagadi la malbonfaron de la polico. Sed estus vere tro stulte helpi la propagandon de esperanto ĉe policanoj, ĉe iuj ajn el niaj kontraŭuloj.

Tamen jen kio okazas, kiam naive kaj senpripense oni propagandas laŭ neŭtralisma metodo.

For la neŭtralismon!

II
POR-ESPERANTA ORGANIZADO

Varbado. – En la antaŭa ĉapitro mi pruvis, ke konsekvencaj revolucianoj ne povas konsideri la poresperantan propagandon kiel celon; ke logike nur samcelanoj povas kunlaboradi kune. Restas nun esplorende, kia estas la plej trafa maniero por nin organizi.

Firme konvinkite, ke lingvo universala estas nepre necesa por atingi nian celon, ni devas varbi al esperanto niajn samcelanojn. Por tiu varbado, ni bezonas nacilingve presitajn propagandilojn kaj lernilojn. Estas do necese grupiĝi loke por organizi kursojn, regione eĉ nacie[1], por havigi al ni bonkondiĉe la varban materialon necesan.

Gazeto en nacia lingvo povas ankaŭ esti konsiderata kiel necesa varbilo tie, kie ne estas eble aperigi notojn aŭ artikolojn en neesperantaj ĵurnaloj. Ĉiel oni devas tamen klopodadi, por ke ĉiuj laboristaj gazetoj pritraktu la temon pri lingvo internacia, samkiel tio jam okazas pri kooperativismo, feminismo aŭ sporto.

Sed por sukcese klopodadi estas ankaŭ necese, ke ni havu sintenadon konsekvencan rilate al la interklasa batalado. Ĉe redakcia komitato de revolucia gazeto, ĉu dece ni povas glori pri sukcesa kongreso de esperanto, honore prezidita de reĝo, aŭ de alia moŝtaĉo, kaj benita de la

  1. Estus pli ĝuste diri: laŭ la komuna nacia lingvo parolata. Ekzemple, Belgoj, Francoj kaj Svisoj havos profiton grupiĝi kune por eldoni grandkvante franclingvajn propagandilojn.