Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

papo?! Ne, ĝi restus ridinda. Pro tio, ke la ĝisnuna esperanta movado estis prilaborata en burĝaj medioj estas tiom pli necese nin montri tre nekompromisemaj. Ni devas nin organizi tiel, ke iel ajn oni ne povos riproĉi al ni pri eksterklasa, kvazaŭ perfida agado.

La sinceruloj helpos nin. – Meze de la t.n. burĝaj esperantistoj, se troviĝos personoj sufiĉe sinceraj por ne atenti pri la profito de sia klaso, ili komprenos tion kaj helpos nin por plirapidigi la triumfon de esperanto. Estas ja de multaj konsentite, ke la Internaciistaro estas la plej bona grundo por semi la ideon pri lingvo internacia. Se sinceraj neŭtraluloj ne helpos, ni rajtos demandi ilin: "Kion vi opinias pri terkulturisto havanta du kampojn, unu ne- kaj la alia tre fruktodona, kaj kiu tamen prisemas prefere la unuan?" Ili devos konsenti, ke tiu terkulturisto estas ĉu stultulo, ĉu havas nekonfesindajn motivojn por tiel agi.
La situacio de la neŭtralaj esperantistoj rilate la propagandon tute similas tiun de la supre parolita terkulturisto. Se ili ne helpos, ni rajtos diri: "Vi estas stultuloj aŭ hipokrituloj, sed tre certe ne sinceraj esperantistoj".

Grupiĝinte loke, nacie aŭ samlingve kaj sin arminte per bonaj, trafaj[1] propagandiloj, la varbistoj povos sukcese almiliti la indiferentecon de la revolucianaro pri esperanto. Klopodante ĉe la gvidantoj, ili estos aŭskultataj, ĉar ili parolos je la nomo de organizo.

Rilate al la oficialaj rondoj. – Mi liveris jam sufiĉe da motivoj por montri la netrafecon de la neŭtrala propagandmaniero kaj la nepran necesecon de laŭpartia organizado. Sed estas ankaŭ aliaj pli konvinkaj.

Jam en multaj urboj la estraro estas ĉu socialista, ĉu komunista. Povos okazi – jam okazis – ke subvencioj estus voĉdonataj por la esperanta propagando. Se ne ekzistas laborista organizo, la mono estos donacata al burĝa societo, kiu ĝin fuŝuzos por propagandi ĉe policistoj,

  1. Eĉ la lernolibroj devas esti redaktataj laŭ revoluciema spirito. La ekzemploj de la ekzercaro devas montri nian celon.