Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

komercistoj aŭ aliaj subtenantoj de l’ kapitalismo. Estas do nia devo zorge klopodadi por ke ĉiu monhelpo estu enkasigota de niaj organizoj[1].

Se tion ni ne faros, ni montros bedaŭrindan nekapablecon por labori al nia liberiĝo.

Kiam esperanto sukcesas en burĝaj rondoj, mi kompreneble ĝojas. Konvinkita mi estas, ke universala lingvo entenas econ revoluciigan. Samkiel cetere ĉio scienca: Internaciismo estus ja nur revo se ne ekzistus fervojoj, telegrafo, aviadiloj ktp. Vole nevole, la scienculoj laboras por tutmonda revolucio. Sed ĉu necesas longe pripensadi por konkludi el tio, ke sciencaj rimedoj estas ju pli revoluciigaj, des pli ili estas en la manoj de konsciaj revoluciuloj. Nia poresperanta agado estu do inspirita de tiu evidenta vero. Ni dediĉu nian tutan energion al propagando ĉe niaj klasaj organizoj.

La komercistoj propagandu en komercistaj rondoj, la katolikoj en katolikaj medioj, ktp. – kaj la revoluciuloj en revoluciemaj rondoj! Tiel nia varba agado plej rapide sukcesigos esperanton.

Sed se ni estas laŭklase organizitaj, la monsumoj voĉdonataj de komunumoj aŭ de parlamentoj devas esti disdonataj inter ĉiuj esperantaj organizoj proporcie je la nombro de la membroj. Tiel la neŭtraluloj ne povos misuzi la monon laŭ sia bontrovo, kiel jam ofte okazis.

III
PER-ESPERANTA ORGANIZADO

Esperanto tuj utilu. – Mondlingva movado bazita nur sur naciaj organizoj estas kvazaŭ unukrura, ne ekvilibreca kaj kondamnita je pereo.

La sperto montras, ke estas pli facile varbi iun al esperanto, ol fari, ke la varbito iĝu vera praktikanto de la lingvo. Kaj kiam oni ne praktikas, la intereso pri la afero baldaŭ forperdiĝas. Milionoj da lernolibroj estas

  1. La fakto, ke la urbestraroj de Lyon kaj Göteborg subvenciis SAT-kongresojn, montras la pravecon de tiu vidpunkto. (Rimarko al la 3-a eldono.)