Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

disvenditaj; milionoj da personoj eklernis la lingvon. Tamen, malgraŭ tio, oni povas diri, ke la rezulto akirita dum multjara propagando ne respondas al la foruzitaj penoj de la propagandistoj. Malgranda estas la nombro de ellernintoj kaj praktikantoj.

Tiu nekontentiga konstato devenas el tio, ke oni ne sufiĉe prizorgis la praktikan flankon de la afero. Mi tute ne pretendas, ke nenio estis farita tiudirekte, sed nur insiste diras, ke oni devas kiel eble plej klopodadi por igi la lingvon tuj utila. En nia organizota movado ni do estu senĉese inspirataj de tia zorgo.

Kial utiligi la lingvon? – Ni ne bezonas helpan interkomprenigilon por interparoli kun niaj samlandanoj. Por utile praktiki esperanton estas do necese transiri la landlimojn.

Ĉar ni estas idealistoj, celantaj al tutmonda paco, al regno de l’ justeco sur la tero, ni devas kiel eble plej ofte interrilati kun niaj ĉiulandaj samidealanoj. Pere de nia komuna lingvo devas estiĝi spirita trafluado super ĉiuj ŝtatlimoj. Konstanta interrilatado kreskigos en nia koro supernacian senton. Ĝi estos kvazaŭ kontraŭveneno por la finacieca edukado, kiun la ŝtato trudas al ni. Ĝi estos ia spirita higieno kontraŭ la naciecaj miasmoj, kiujn ni senĉese enspiras meze de la ŝovinisma atmosfero, kreita de la registaroj. Uzante kiel eble plej ofte artefaritan lingvon, ni enkarnigos en ni ecojn taŭgajn por igi nin veraj mondcivitanoj. Ni ne povas tro taksi la gravecon de tiu fakto. Tie kuŝas la esenca revoluciigeco de esperanto. Senĉese interrilatante kun niaj ĉiulandaj Kamaradoj ni povos pro tio prave fieri, ke ni estas la plej konsekvencaj el la t.n. internaciistoj.

Kiel utiligi la lingvon? – Por ke la Kamaradoj povu profite interrilatiĝi estas necese, ke ili estu grupiĝintaj en iu asocio, kies centra organo kolektos kaj eldonos la adresojn kaj ebligos ĉiuspecajn servojn: korespondado, dokumentado, kongresoj, vojaĝoj, eldono de gazeto, de trafe bona literaturo ktp.

Se ni supozas, ke la esperantistoj estas jam grupiĝintaj en nacilingvajn por-esperantajn asociojn, tuj estiĝas ĉe la spirito la penso pri kunligo de tiuj grupiĝoj en iun