Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

"Internacion". La rutino estas granda potenco, kiun oni ĉiam devas kontraŭbatali, eĉ ĉe si mem.

Estas vere, ke ĝis nun ĉiuj "internacioj" stariĝis sur naciaj asocioj. Unue tion trudis al ili la nesamlingveco de la membroj; due tiuj naciaj asocioj havas saman taskon: batali kontraŭ la politika kaj ekonomia fortoj de siaj respektivaj registaroj; dum la por-esperantaj asocioj ne havas la saman taskon, kiel la per-esperanta. La unuaj celas per nacia lingvo varbi por esperanto; la dua celas ebligi la uzadon de nia lingvo laŭ tutmonda skalo.

Estus tute netrafe kompari la politikajn organizojn kun la esperantaj.

Ni ne estas malhelpataj de la lingvaj baroj; ni ne havas similan taskon, kiel tiujn de la "Internacioj". Se do ni imitus la ĝisnunan organizmanieron, ni kvazaŭ similus al homo, havanta aŭtomobilon, kiun li trenigas per ĉevalo.

Nia per-esperanta organizo povas logike kaj celkonforme esti nur supernacia, sennacieca.

Niaj legantoj bonvolu atente pririgardi la skemon, metitan sur la sekvanta paĝo. Ili tuj ekvidos la diferencon, ekzistantan inter internacia kaj supernacia organizoj.

Lingvaj institucioj. – Per-esperanta organizo ne povas seninteresiĝi pri la ilo, kiun ĝi uzas.

Ekpaŝante sur ĉi tiun kampon, objektiva esploranto konstatas, ke tie kuŝas plena neorganiziteco kaj eĉ senrajteco.

En la oficiala jarlibro (1920) de UEA oni povas legi: "esperanto kaj la kontrolado de ĝia evoluo estas komisiitaj al Lingva Komitato (L.K.), kies anoj estas elektitaj de la L.K. por 9 jaroj inter kandidatoj proponitaj de la Akademio. La Esperanta Akademio estas supera laborkomisio, elektita de la L.K. por 9 jaroj kaj potrione rebalotata ĉiun trian jaron. Dum la milito tiuj institucioj ne funkciis kaj estas reorganizotaj".

La samon diris S-ro Warden ĉe la XII-a Kongreso. Kaj se oni volus funde esplori ĉi tiun punkton, oni verŝajne alvenus al konkludo, ke niaj lingvaj institucioj kuŝas sur nenia jurbazo[1].

  1. En 1909, ĉe la Barcelona Kongreso, S-ro Boirac, prezidanto de la Lingva Komitato, deklaris: "Ĝis nun ĝi (la