Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


F = fako; g = grupo; I = Internacio; i = individuo; N = nacio; R = regiono.

La fig. 1 montras la laŭnacian organizmanieron; la fig. 2 tiun de Sennacieca Asocio Tutmonda. Al ĉi tiu lasta, individuo povas senpere aniĝi, kvankam ne estante membro de iu ajn grupo; dekmembra grupo povas anigi nur 8 el siaj membroj, se la 2 aliaj ne konsentas. Ĉar estas kotizo por la grupo kaj kotizo por SAT, la afero estas do tute facile aranĝebla. F montras fakan organizon, povantan aniĝi laŭ aparta maniero, tial ke oni supozas, ke ĝi jam estas internacie organizita.

    L.K.) havis nur fidan, moralan bazon, kaj tion oni jam riproĉis al mi" (Of. Gazeto, n°15, p.129). Kaj D-ro Zamenhof, en 1911, diris: "Bedaŭrinde ĝis nun niaj kongresoj ne povis plenumi sian agadan rolon, ĉar ili ne estas organizitaj kaj ne havis la eblon aranĝi aŭtoritatan voĉdonadon".