Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ne estas nia intenco malice ĉikaneti niajn teknikistojn. Ili daŭrigu dormeme deĵori kiel gardistoj de la netuŝebleco de l’ Fundamento!

Sed eble venos tago, kiam la esperantistaro volos serioze organizi siajn lingvajn instituciojn. Tiam, sed nur tiam, ni povos konsideri kian kunhelpon povos alporti nia Asocio, kaj kian sintenadon ĝi devos havi tiurilate.

Ĝis tiu tempo, ni do ne atentu pri senrajtaj organoj kaj konsideru laŭsence, ne laŭvorte, la Fundamenton, kiel nian solan lingvan inspiranton kaj unuecgarantianton.

Kritikoj estas petataj. – Trastudante diversajn punktojn pri nia organizota movado, ni vidis, ke esperanto ne povas esti konsiderata kiel la celo de nia agado, sed nur kiel ilo por atingi nian celon: la forrenversiĝon de l’ kapitalisma sistemo, kies unu el ĝiaj plej fortaj kolonoj estas la intergenta malamo – rezulto de neebla interkompreniĝo inter la ĉiulandaj proletoj – kaj starigon de socio bazita sur justeco, ekvivalenteco kaj firmigata de frateca, sennacieca sento.

Mi montris, ke la varbado por esperanto ĉe niaj samidealanoj bezonigas naciajn, aŭ pli ĝuste samnacilingvajn asociojn; kaj ke, por profite uzi la lingvon, estas necese transpaŝi la eksterlandan kampon. Tial ni, mondlingvanoj, devas krei novajn formojn de agado; ni devas adapti nian akiritan ilon al ĝia funkcio, kaj tiucele formalatenti la ĝisnunan asocisistemon de la pli-malpli fiaskaj "internacioj".

Preterpasante mi ekvidigis, ke la esperantaj oficialaj institucioj estas en plena neorganiziteco kaj eĉ sen jura bazo.

Mia sola deziro estas servi la Veron. Mi kutimas submetiĝi antaŭ la faktoj. Se mi eraris, oni bonvolu montri la erarojn. Mi petas nur, ke oni konsideru objektive kaj ne sentimente la pridiskutaĵon.

Oni ne forgesu, ke ni estas nun en 1921, ne en la naskiĝa jaro de la Zamenhofa lingvo. La ilo estas nun forĝita kaj elprovita. La demando estas jena: Ĉu ne pli utilas por nia celo enkonduki esperanton en la tendaro de niaj samcelanoj, ol en tiu de niaj hodiaŭaj kontraŭuloj kaj morgaŭaj malamikoj? Se oni respondas jese al tiu de-