Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mando, kiaj estas la plej trafaj propagandrimedoj?

Se oni pruvas al mi, ke esperanto estas per si mem sufiĉa liberigilo, ke laŭklasa organizado estas malutila al nia propagando; ke ni, mondlingvanoj, devas tamen grupiĝi laŭ internacia maniero, unuvorte, ke ni devas daŭre sekvi la ĝisnun trabatitan vojon, mi estas preta kunlabori kun ĉiuj reĝoj, episkopoj, generaloj, ekzekutistoj kaj aliaj eminentuloj kaj ankau aliĝi al la IV-a Internacio – esperantista!

Ĝis oni estos liverinta al mi konvinkigajn pruvojn, mi ne laciĝos diri al la samklasanoj:

Ni fosu nian propran sulkon.