Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/163

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nentuloj, ni ne bezonas timi. Nedubeble ili estos bone tute speciale ŝirmataj. Cetere, dum la lastdata Granda Milito estis bone spertita fakto, ke aviadistoj ne faligis bombojn al la lokoj, kie troviĝis la reciprokaj staboj de ambaŭ malamikaj armeoj. Kaj nuntempe, nek Franko, en Hispanio, nek Ĉang-kaj-Ŝek, en Ĉinio, ricevis ĝis nun la plej etan vundon. Ni estu do tute trankvilaj pri la sorto de l’ registoj dum la venonta milito.

Rilate al la demagogaj diroj, ke oni devus pafi al Musolini, al Stalin, al Hitler k.a. regnestroj, ili ne estas pli atentindaj ol la paroloj de Loid Ĝorĝ kaj Klemenso, kiuj dum la lastdata Granda Milito deklaris, ke post la venko de la demokrataj landoj la germana imperiestro estos juĝata kaj mortkondamnata. Ĉiu ja bone scias, ke li nun tre komforte vivas en Holando kaj kredeble fariĝos centjarulo.

Tial ke ekzistas nacioj, kies sendependeco devas nepre esti defendata, milito estas neevitebla. Sekve estas la devo de ĉiuj bonkoraj kaj grandanimaj homoj fari ĉion eblan, por ke ties estontaj viktimoj havu la firman kredon, ke ilia morto estos utila, ke ilia heroeco estas sankta kaj ke ili estos honorataj per belaj monumentoj sur publikaj placoj.

Kiuj kontraŭas al tiu saĝa kaj tute ortodoksa vidpunkto, ekzemple, la sennaciistoj, tiuj meritas esti mortigotaj per malhonoriga kuglo, pafota en malhela kelo.

Almenaŭ tia estas la ŝtale firma kaj tre sincera opinio de

A. Tirlarigo.

Ie, la 15.7.1938.

(El "Sennaciulo", 25.oktobro 1938)