Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/164

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
KAPROMPE…

Mi neniel dubas, ke hardisfendema metafizikisto povas multvorte – ne dokumente – klarigi, kial la posteularo de Adam konsistas el diversaj rasoj. Alivorte, ni supozu, ke la homo kreita de Dio estis negro, kial do poste en lia idaro troviĝas blank-, brun- kaj flavhaŭtuloj? – kaj ĝibuloj, blinduloj, surdmutuloj ktp, ks.

Sed mi mem honteme konfesas, ke dum jarcento mi vane cerbumus por trovi kontentigan pravigon pri akordo de la Biblia rakonto kun la konstateblaj faktoj.

Nu, mi emas kredi, ke fiziologoj ankaŭ ne povas facile klarigi la tialon de la bone konstatita fakto pri ekzisto de kvar specoj de homa sango. Kaj tiuj specoj diversas ne laŭ rasoj, sed laŭ individuoj. T.e., ke la sango de negro povas esti samspeca, kiel tiu de purrasa blankhaŭtulo, dum la sango de du blankhaŭtaj kuzoj, ekz-e, povas esti malsamspeca. Tiel ke, se okazis, ke unu el la kuzoj suferus, pro akcidento, gravan hemoragion, kio necesigus transfluigon de sango, povus esti, ke la sango de negro taŭgus kaj ne tiu de la kuzo.

La samon oni povas diri pri du negroj.

Sed malgraŭ tiu science pruvita fakto, ke raso kaj sango havas nenion komunan, tamen en Usono oni tenas en apartaj ujoj la plasmon de negroj kaj tiun de blankhaŭtuloj. Kredeble tial ke la menso de l’ popolo estas saturita per bibliaj diroj, el kiuj mi citu jenan: "La sangon de ia korpo ne manĝu, ĉar la animo de ĉiu korpo estas ĝia sango." (Biblio, pĝ.105 de la esp-a eldono).

Tial ke, laŭ la dia aserto, raportita de Moseo, sango estas animo, evidente neniu blankhaŭta usonano povas konsenti, ke en lia korpo vivu duonarja, duonnegra animo…

*

Ne malpli kaprompan problemon konsistigas la demando, kiu estis pridiskutata en la Lorda Ĉambro el Londono, antaŭ kelkaj monatoj. Temas pri arta gravedigo. Se tia procedo aplikiĝus nur ĉe bestoj, tiam, laŭ la opinio de la anglaj lordoj, ĝi estus akceptebla kaj eĉ tre rekomendinda. En Britio oni ja konsumas abunde bovan karnon kaj tie la bredistoj devas bone nutradi taŭrojn, por ke ili