Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/167

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

cio kaj Hispanio, akiru sian sendependecon, sian suverenecon. Vi certe komprenos facile, ke se tiel okazus, mi eble povus akiri la postenon de ambasadoro vaska en Meksikio, kaj tiam pliboniĝus mia situacio. Mi eĉ kontentiĝus per ofico de ataŝeo aŭ de konsulo.

En ĉi-tieaj ĵurnaloj mi legis, ke ne ĉio estas bonstata en Francio, sed vi povas esti almenaŭ kontenta je la ekscio, ke ĉi tie la franca ambasadoro vivas lukse kaj de tempo al tempo regalas siajn kolegojn alinaciajn per bankedoj…

Sufiĉe mi diris, por ke vi povu kompreni, ke mi abomenas la sennaciismon kaj deziras, ke estu en la mondo kiom eble plej da nacioj…

"Naciece salutas vinE.A. Lanieps."

Ĉar la ideoj eldiritaj en tiu tetero ŝajnis fonti el la cerbo de fantaziulo, mi ne respondis. Ĉio aspektis stranga, eĉ la nevaskeco de la nomo, kaj tiu naciisto vere scipovis majstre la sennaciecan lingvon.

Pasis kelkaj semajnoj, kaj jen la februara "Renovigo" (1947) informas pri la memmortigo de k-do Lanti. Interesajn artikolojn ĝi enhavis pri lia personeco. Ĝi aludis interalie tian ŝercemon. Lia lasta ŝerco konsistis el sendado de leteroj plendantaj pro la subpremo al la malgrandaj patrioj. Jen li nomis sin normando kun subskribo E.A. Laniepce (nomo de lia patrino), jen li fariĝis vasko. Kaj li certe multe ĝuadis la respondojn, kiel tiujn de juna franca pastro, kun kiu li korespondadis sub la nomo de fraŭlino Laniepce. Laŭdire la juna pastro tre ŝatis la leterojn de tiu "aminda fraŭlino Laniepce"!

Interese estus ekscii pri la rezultatoj de tiuj "testoj". Bedaŭrinde Lanti ne vivis sufiĉe longe, por informi nin pri tio. Li certe estus eltirinta instruon. Ĝi estus potenca satiro kontraŭ la hodiaŭ furiozanta nacisistemo.

25.623.

(El "Sennaciulo", marto 1955).