Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/168

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈIU PLENUMU SIAN DEVON…

(Tiu ĉi artikolo, kiun Lanti subskribis per "E.L. ITANŜA" aperis en "Sennaciulo" de 25. Nov. 1937)

Nenio ŝajnas al mi pli ridinda ol pacistoj, kiuj sin ĝeme turnas al la tuta mondo, dirante: "Ne batalu!… Ne mortigu!… Vivu pace!… Estu fratoj!…" Tiuj pacistoj unue ne havas sufiĉe fortan voĉon por aŭdigi ĝin trans la landlimojn; sed eĉ se ili havus, tio neniel signifus, ke la mondo aŭskultas, atentas, komprenas…

La bombastaj porpacaj alvokoj ja estas ne nur ridindaj kaj senefikaj, sed eĉ maltrafaj. Kial paroli pri frateco al homoj, kiuj fakte ne estas, nek povas esti fratoj? "Esti fratoj", tio signifas aparteni al la sama familio, havi saman patron – almenaŭ spiritan – saman moron, saman lingvon.

Ĉu tiel estas inter la homoj de malsamaj nacioj? Certe ne! Ne nur la nacianoj diversspecaj havas malsamajn morojn kaj kutimojn, sed ankaŭ malsamajn lingvojn; ili do tute ne povas interkompreniĝi kaj sekve estas tre ridinde konsideri tiajn homojn kiel fratojn el sama familio.

Tian bedaŭrindan staton ni nun ne povas aliigi. Malgraŭ tio, ke esperanto ekzistas jam de 50 jaroj, tamen estas plorinda fakto, ke la esperantistoj – mi ne diras la esperantanoj – estas ankoraŭ tre malmultenombraj. Kaj kiom da ili komprenas la profundan signifon de l’ samlingveco, de tiu fakto, ke per uzado, aplikado de esperanto kun homoj el ĉiuj mondpartoj estas eble akiri menson de mondcivitano? Kiom da ili penadis senigi sin je ĉia naciemo kaj tiel fariĝi taŭgaj por interfratiĝo malgraŭ ĉiuj landlimoj? Jes ja, nur samlingvanoj povas eksenti kaj fine kompreni, konscii, ke ili konsistigas la embrion de la "granda rondo familia", pri kiu parolis Zamenhof.

Inter esperantistoj estas logike paroli pri tutmonda interfratiĝo, pri paco kaj amo. Sed maltrafe, ridindege estas prediki fratecon al homoj, kiuj efektive ne povas esti fratoj, ĉar ili devas stari mutaj unuj apud la aliaj, pro neeblo interkompreniĝi.