Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/169

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Konsekvence, al la nacianoj, kiuj povas esti fratoj nur inter difinitaj limoj, pli malpli longaj; al la homoj, kiuj volas konservi, defendi la naciecojn, ni ne rekomendu interfratiĝon, sed simple diru: "Vi plenumu vian devon. La sendependeco de via lando estas minacata kaj vi deziras, ke ĝi restu plene suverena; nu, bone, vi devas ja esti preta por oferi vian vivon tiucele. Vi devas akcepti loĝi en kazerno, vivaĉi en tranĉeoj, obeadi blinde al iaj ajn ordonoj diktatorecaj de l’ milita stabo; vi devas unuvorte rezigni vian homecon por teni kaj konservi vian naciecon."

Verdire, kiam naciistoj diversspecaj, diversnuancaj kaj diverslandaj buĉas unuj la aliajn por la gloro de sia respektiva patrio, tiam nia koro bedaŭras kaj kompatas, sed nia cerbo ne povas ne kompreni, ke tia buĉado estas tute normala… Mi eĉ konfesas, ke iafoje venis al mi la amara penso ke ju pli multe da patriotoj estas elmondigitaj per sia reciproka malsaĝo, des pli bone! Ili plenumis sian devon. Kaj estas konstatebla fakto, ke naciistojn oni ne povas konvinki per raciaj argumentoj. Sekve…

Kio estas vere terura kaj priplorinda, tio estas, ke homoj, kiuj ellernis kaj praktikadis esperanton, kiuj penadis senigi sin je ĉia naciemo, t.e. la sennaciistoj, tiuj riskas esti perforte eldevigataj partopreni patriotan buĉadon. Racipensante, oni nepre alvenas al la konkludo, ke nur tiuj homoj estas kompatindaj, tial ke dum milito ili ne plenumas sian devon, sed male agas kontraŭvole, kaj eĉ riproĉate de sia konscienco. La devo de sennaciisto estas tute mala je tiu de patrioto, de internaciisto, de ĉiu ajn, kiu predikas, ke la nacioj gardu sian sendependecon. Internaciisto devas buĉi aŭ esti buĉata; sed sennaciisto devas nepre per ĉiuj fortoj penadi por eviti partoprenon en bataloj, kiuj por li estas tute sensencaj.

Kiam la Lenina kaj Uilsona (Wilson, prezidinto de Usono) principo pri sendependeco de l’ nacioj estas ie ajn minacata, tiam ĉiu internaciisto devas volontuliĝi por defendi kaj savi la sanktan principon. Kaj male estas la devo de ĉiu homo, kiu akiris la firman konvinkon, ke tia principo estas esence reakcia, resti nepre ekster la internaciaj bataloj. Nur la klasbatalon partoprenu sennaciisto;