Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/170

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nur por defendi sian homecon li konsentu morti aŭ mortigi… Kaj tiurilate tre menciinda estas la fakto, ke homoj devis dum jarcentoj elbataladi la rajton ne aparteni al iu ajn eklezio. Similan batalon devos fari la sennaciistoj por akiri la rajton ne esti naciano. Ili devas organiziĝi tiucele kaj nenial imiti la internaciistojn, kies bonintenca agado estas tamen niaopinie esence reakcia…

Ĉiu ja plenumu sian devon kaj tion farante neniu rajtos riproĉi al la alia. Kiu kuraĝe agas laŭ sia konvinko kaj konscienco, tiu indas estimon.

Kaj aliparte SAT havas ankaŭ sian specialan devon: esti same akceptema al la tezo de l’ sennaciistoj, kiel al tiu de la internaciistoj. Nia organizo estas laŭstatute ekstertendenca kaj sekve ne havas, nek povas racie havi partiecan programon. Ni ĉiuj plenumu nian devon…

E.L. ITANŜA