Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/171

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
MI ĜOJAS ESTI ESPERANTISTO

Dek-sep jaroj forpasis, de kiam finiĝis la granda hombuĉado. Post tiu krima katastrofo, rezultanta de homa volo, de malvarma decido de tre malmultaj regnestroj kaj diplomatoj – kaj eĉ de krudaj, eksplodemaj fortoj nebrideblaj – oni povis esperi, ke la homaro lernus el tiu terura, sangoplena leciono, profitus la sperton kaj akirus la necesan saĝon por finfine organizi pacan mondon.

Vana la espero!…

Malgraŭ la ekzisto de la Ligo de Nacioj; malgraŭ la okazigo de senarmigaj konferencoj; malgraŭ bombastaj deklaroj porpacaj de ĉiuj diktatoroj kaj ĉefministroj; malgraŭ tio, ke abundas la vivnecesaĵoj kaj la maŝinoj por ilin plimultigi; malgraŭ tio, estas pli kaj pli evidente, ke nova katastrofego milita prepariĝas tute malkaŝe antaŭ niaj okuloj. La tiacelaj signoj, kiujn oni povis rimarki ĝis la monato Julio 1914, estas denove videblaj por ĉiu atenta kaj observokapabla homo. Ĉiuj grandaj regnoj el la mondo, ĉiuj senescepte, pligrandigas siajn armeojn, pliperfektigas armilojn kaj akumulas montojn da municio.

Tre signife: militfakuloj diskutas senĝene kaj cinike en revuoj kaj eĉ en ĉiutagaj, milionekzemplere eldonataj ĵurnaloj, pri tio, ke verŝajne grandaj urboj kiel Berlino, Londono, Parizo estos detruataj la tagon de la militdeklaro, aŭ eĉ eble la antaŭtagon.

En laboratorioj cerbumas scienculoj kaj diligente eksperimentas por trovi la plej mortigajn, detruajn, neniigajn gasojn, venenojn, bacilojn, eksplodilojn. Tio ne estas inkubsonĝo, sed realo perceptebla de niaj sentorganoj. Kaj tion faras homoj, kiujn vi povas renkonti sur la strato, en kafejo, en teatro aŭ alie. Ili ne aspektas monstre, sed ĝentilhome kaj honestule. Helpemaj al vi ili estos okaze kaj en la hejmo ili kondutas bonkore kun la edzino kaj infanoj. Tamen tiuj homoj dediĉas sian tutan energion, sian tutan eltrovkapablon por inventi la plej aĉajn kaj terurajn mortigilojn. Plie, ili estas pretaj uzi mem siajn inventaĵojn, mortigi aŭ morti, kiam ordonos la Patrio…