Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/172

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

– "Nur kapitalistoj kaj burĝoj respondecas pri militoj, kiujn ili mem ne partoprenas", flustras en mian orelon iu kredema K-do.

Nemalofte mi aŭdis tion el la buŝo de flamaj oratoroj en agitaj kunvenegoj; nemafofte mi legis pri tio en laboristaj gazetoj. Tamen la vero estas iom alia. En ĉiuj landoj oni ja povas trovi ekzemplojn pri burĝoj kaj aristokratoj, kiuj volontuliĝis en armeon kaj "glore mortis sur batalkampo". Ankaŭ ne estas vere, ke ĉiuj burĝoj kaj altranguloj artifike fortenis siajn filojn aŭ parencojn de la fronto. Tre tipa ekzemplo pri tio estas, ke la kvar filoj de Dumer, unu el la prezidintoj de l’ franca respubliko "falis heroe por la Patrio" dum la lastdata milito.

Eĉ patrinoj konsentis kun fiero pri la morto de siaj idoj. Al unu el ili oni sciigis, ke ŝia kvara kaj lasta filo estis mortigata ĉe Verdun. Kun sekaj okuloj ŝi akceptis la informon kaj diris: "Mia plej granda bedaŭro estas, ke kvinan mi ne havas por oferi al la Patrio". Kaj oni ne kredu, ke tiu patrino estis senkora monstro. Male, ŝi bone prizorgis kaj dorlotis siajn filojn, kiam ili estis hejme. Ŝi dolore funebris pro ilia morto dum longa tempo kaj ankoraŭ nun vizitas kaj florornamas iliajn tombojn. Sed la Patrio postulis…

– Kiu patrio?

– Ha! estas ja multaj, sed ĉiuj estas same sangavidaj kaj ĵaluzas unuj la aliajn. Tiuj idoloj estas satigeblaj nur per homa karno kaj ties adorantoj ne povas rifuzi tian nutraĵon…

Estas tro supraĵa pensmaniero aserti, ke nur la kapitalismo kaŭzas militojn. Homoj buĉis sin reciproke antaŭ ol ekzistis kapitalisma sociordo. Kaj sekve, oni povas sen troa nigrevidemo pensi, ke militoj ankoraŭ povos okazi, post kiam regos alia socisistemo, se malgraŭ tio nacieca ideologio daŭre infektas la menson de l’ homoj. Sendube en la okazigo de militoj ludas grandan rolon la ekonomia faktoro. Tamen, miaopinie, ĝi tute ne sufiĉas por klarigi, kial homoj konsentas kadavriĝi aŭ murdadi en la