Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/173

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nomo de nacio. Tiurilate ideologiaj, psikologiaj faktoroj povas en iaj cirkonstancoj ludi tre gravan rolon kaj esti decidigaj. La amo por eterna gloro, la konscio pri socia devo, la timo antaŭ fremda regado kaj altrudo de fremdaj moro kaj lingvo, ia sange mistika sento el pratempa deveno inklinigas la homojn partopreni tiujn sangoplenajn epopeojn, kiujn prikantis ĉiuj popoloj.

La homoj ĝenerale ne estas unue kaj ĉefe homoj, sed anoj de klanoj, de tribo, de nacio. Tion ili pli malpli forte kaj akute sentas. Kaj en tia stato kuŝas la granda, latenta, eksplodema forto, kiun grandkapitalistoj, registoj kaj demagogoj scipovas utiligi por peli la popolojn sur batalkampojn kaj en amasbuĉadojn.

Necesas esti blinda aŭ fermi vole la okulojn, por ne vidi, ke la naciismo estas la plej potenca ideo-forto el nia epoko. Per ĝi povis akiri la regadon Musolini, Mustafa-Kemal, Pilsudski, Hitler kaj aliaj naciaj herooj. En la nomo de l’ rajto por la popoloj disponi pri si mem, mortis kaj mortigis milionoj da soldatoj dum la lastdata mondmilito. Tiu principo estas ja unu el la 14 punktoj de la usona prezidinto Uilson; per ĝi li sukcesis entiri sian popolon en la milito. Laŭ ĝi li revis ordigi kaj pacigi la mondon.

Sed la sperto montras ĉiutage, ke tiu bela principo ne estas praktike aplikebla. Cetere estas granda trompo samigi la interesojn de burĝoj kaj proletoj en iu ajn nacio aŭ ŝtato. Estas plie danĝera iluzio kredi, ke solvoj al la mondkrizo povas esti aplikeblaj en naciaj kadroj, konservante la sendependecon kaj suverenecon de l’ nacioj.

– Sed kion vi do proponas?…

Mi ne havas en la poŝo mirindan recepton, kiu povus tuj kuraci la mondon. Nenian panaceon mi reklamas. Fakulo en ekonomio mi ankaŭ ne estas. Cetere tiu scienco estas ankoraŭ tre nova kaj mankohava, por ke ĝiaj principoj povu esti agnoskataj kiel nepre obeendaj leĝoj. La fincelon de l’ homaro neniu konas; tutsimple mi vidas obstaklojn, kiuj malhelpas ĝian antaŭeniradon. Unu el tiuj malhelpoj, kaj miaopinie ne la malplej grava, kuŝas en la kapo mem de l’ homoj. Ĝi estas la nacieca ideologio, kiu