Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/174

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

baras al ĉiu racia solvo de sociaj problemoj, konsidere la nunan staton de l’ tekniko en la mondo. La naciismoj estas inter si neakordigeblaj. Tio estas nepre kontraŭ ilia naturo mem. Sekve, kia estas la plej urĝa tasko, se ne penadi por detrui tiun danĝeran ideologion?

Por detrui, ekstermi la naciismon, ne ekzistas pli bona, pli efika rimedo ol faligi unue la lingvajn barojn, kiuj apartigas la popolojn. Ni posedas la necesan ilon por tio. Ĝin donacis al ni Zamenhof. Laŭsperte ni scias, ke Esperanto perfekte taŭgas por nia celo. Ĝia diskonigado, vastigado kaj lernigado estas do nia ĉiutaga tasko. Sed antaŭe, plej necese estas lertiĝi en ĝia uzado. Esperanto ne estu por ni nur helpa lingvo, per kiu oni balbutas ĉe hotelo aŭ en restoracio. Ĝi pli kaj pli fariĝu viva lingvo, per kiu ni pensas, rezonas kaj argumentas. La artefarita, racia, sennacieca lingvo eniĝu nian konscion tiel profunde, ke ĝi fariĝu nia preferata esprimilo, per kiu ni tute faligu la fremdon inter ni kaj niaj samlingvanoj el aliaj mondpartoj.

Unuvorte, ni estu veraj ĝisostaj Esperantistoj. Kiuj traktas la Zamenhofan kreaĵon, kiel nure helpan lingvon, tiuj estas filistraj Esperantanoj, ne Esperantistoj. Ili tute ne komprenis la profundan signifon de tio, kion la elpensinto de nia lingvo nomis la "interna ideo de Esperanto".

Estas ja vere, ke per Esperanto povas esti mensogoj dissemataj kaj malamo kreskigata. Diversspecaj faŝistoj uzas nian lingvon por sia eksterlanda propagando. Sed ili faras tion, tial ke Esperanto ekzistas, estas realaĵo. Kiu kredas, ke faŝisto povus elpensi mondlingvon? Ĉu ĝi estas necesa, por pluigi, eternigi la naciismon? Certe ne! Sed ĉu oni povas prezenti al si mondon pacan, sen landlimoj kaj sen Esperanto? Oni ne povas… Konkludu mem, kara Leganto.

La pesto, la plago de nia epoko estas la naciismo. Por trafe kontraŭbatali ĝin, Esperanto estas nepre necesa, tial mi ĝojas esti Esperantisto. Laborante por nia lingvo, praktikante ĝin kaj penante per ĝi akiri menson de mondcivitano, mi havas la certon, ke miaj tempo kaj energio