Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/175

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ne estas maltrafe elspezataj. Mi ĝojas pro mia Eaperantisteco, tial ke ĝi donas al mi la eblon forigi la malagrablan senton, kiun kaŭzas fremdo inter malsamlingvaj homoj. Per Esperanto mi akiris konatojn kaj amikojn en ĉiuj mondpartoj. Estas ja vere, ke per Esperanto mi ankaŭ havigis al mi kontraŭulojn en plej diversaj landoj. Sed prefere senti, sperti kontraŭecon ol fremdon!… Esti insultata en Esperanto, tio estas al mi preskaŭ pli agrabla ol esti laŭdata en franca lingvo…

Eble la nuna civilizo pereos, kiel pereis la egipta, la greka, la roma kaj aliaj; eble neniam stariĝos mondpaco en la mondo; almenaŭ per la imago mi povis, dank’ al nia lingvo, vivi tiun idealan vivon; per mia aliĝo al S.A.T. mi havas la agrablan senton esti konscia ero de tiu embrio de sennacieca socio, kiun konsistigas nia mondorganizo.

Jes, mi ĝojas esti Esperantisto kaj SAT-ano. Se mi ne havas, kiel Zamenhof, la iluzion, ke Esperanto povas pacigi la mondon, almenaŭ forta estas mia konvinko, ke sen ĝi ankaŭ ne povus la homoj interfratiĝi tra la tuta tero. Sekve nia lingvo estas necesa pacigilo, se ne tute sufiĉa. Mi ĝojas esti Esperantisto, tial ke la praktikado de nia lingvo donis al mi la senton, ke nenian respondecon mi havos en la abomenindaj frenezaĵoj, kiujn nun preparas ĉiaspecaj naciistoj.

E. Lanti

La ĉi-supra artikolo aperis en "Sennaciulo" de la 25a de aprilo 1935.