Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La ennaskita elpensemo de l’ homo estas sendube ia vivilo. Hodiaŭ la scienco, la tekniko – rezulto de la malvolviĝanta racio en la homa cerbo – fariĝas kvazaŭ socia, kolektiva vivilo.

La fervojoj kaj vaporŝipoj, la aviado kaj senfadena telegraf- kaj telefonio malgrandigas la distancojn tiagrade, ke homoj el diversaj kontinentoj baldaŭ sentos sin kvazaŭ ili estus najbaroj. Ekzistas nehaltigebla tendenco al normigo, tipigo en la produktado. La mondo unueciĝas, dank’al senĉese malvolviĝanta tekniko. La Racio, la Artefariteco triumfas.

Estas tamen kampo, sur kiu ĝis nun la racio malmulte enplantiĝis. Ni aludas pri la multlingveco, ekzistanta en la mondo, kiu metas barojn inter la homoj el diversaj mondpartoj. Lokomotivoj kurantaj sur reloj en Eŭropo, en Ameriko, en Azio, en Afriko estas proksimume la samaj kaj povas esti kondukataj de ĉiu ajn maŝinisto. Aŭtomobilo aŭ aeroplano fabrikita ĉu en Parizo, ĉu en Tokio, ĉu en Novjorko, ĉu en Moskvo aŭ en alia urbo povas tuj esti kondukata de fakulo. La samon oni povas diri pri ĉio, kion produktas grandskale la moderna tekniko.

Sed en kelkaj partoj de l’ mondo, homoj vojaĝantaj per rapidaj veturiloj baldaŭ renkontas aliajn homojn, kun kiuj ili ne povas interkompreniĝi, tial ke ili parolas malsaman lingvon. Ili uzas samajn ilojn, sed tiujn ilojn ili nomas per malsamaj vortoj. Sur la lingva kampo regas ankoraŭ la mistika primitiva stato. Ĉi tie ankaŭ necesas raciigadi.

Antaŭ kelkdekoj da jaroj, eĉ lingvistoj opiniis, ke lingvo estas kvazaŭ viva organismo; ke sekve estas tute ĥimera la provo starigi racie artefatitan lingvon. Same plej famaj kaj kleraj homoj neis siatempe la eblecon veturi per vapormaŝinoj. Aliaj mokis la "fantaziulojn", kiuj provis imiti la birdojn kaj flugi per artefaritaj aparatoj…

Hodiaŭ la lingvo-scienco instruas, ke lingvo estas socia institucio tradicia; ke la homa volo senĉese influas en

    sed kontraŭ la maniero laŭ kiu la burĝaro tendencas raciigi. Vera raciigado cetere devas celi la bonstaton de la tuta homa speco.