Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lingvaj aferoj. Plej aŭtoritata lingvisto skribis antaŭ nelonge: "La ebleco starigi artefaritan lingvon, facile lerneblan kaj la fakto, ke tiu lingvo estas utiligebla, estas pruvitaj per la praktiko. Vana estas ĉia teoria diskutado: esperanto funkciis[1]". Kaj en la sama libro la aŭtoro konkludis: "Nur artefarita lingvo povas doni al la internaciaj rilatoj la praktikan kaj simplan ilon, kiu mankas por ili."

Racieco komencas penetri ankaŭ sur la lingvan kampon…

II
VIVA ARTEFARITA LINGVO

La bezono de tutmonda interkomprenilo jam delonge ekzistas. Pro tio troviĝis homoj, kiuj provis arte kontentigi tiun bezonon. Estis faritaj multaj provoj por starigo de artefarita lingvo. Pensemaj homoj jam delonge rimarkis, ke la t.n. naturaj lingvoj entenas multe da komuna, precipe radika materialo; ili konstatis, ke en tiuj lingvoj svarmas la esceptoj, la kontraŭdiroj kaj diversaj absurdaĵoj. Ili penadis por krei racian lingvon, en kiu regus ordo, simpleco, reguleco.

Sed racieco kaj artefariteco devas ĉiam sin apogi sur konkretoj; aliel la elpensemo similas nur fantazion. Multaj projektoj de artefaritaj lingvoj tute fiaskis, tial ke ilia bazo ne radikis en la vivo. La tuta konstruo ŝvebis en aero, konsistis en abstraktoj kaj ne trovis apogilon en la instinkto, en la sento de l’ homo.

Antaŭ kvardek jaroj troviĝis genia homo, kiu bone ekkonis la leĝojn pri la vivo de la lingvoj kaj submetis sian elpensemon al tiuj leĝoj. Lia racio ne perfortis la instinkton, sed nur ĝin gvidis. Lia natura lingvo-sento kondukis lin al ĝusta solvo de l’ problemo. D-ro L.L. Zamenhof iniciatis lingvon, kies elementoj jam troviĝas en la

  1. "Les Langues dans l’Europe Nouvelle" (1918) (La Lingvoj en la Nova Eŭropo), de A. Meillet, profesoro ĉe la Pariza Universitato, direktoro de studoj ĉe la lernejo de Altaj Studoj.