Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vivantaj lingvoj. Per multjara praktikado de sia lingvo, li sukcesis doni al ĝi vivon kaj animon. Tial esperanto – tiel estas nomata la lingvo – trovis ĉe interesiĝantoj bonan akcepton kaj venkis ĉiujn konkurencajn projektojn, antaŭ kaj post ĝi aperintajn. La aŭtoro de esperanto sukcese alkondukis raciecon sur la lingvan kampon. Artefariteco tie ĉi ankaŭ plene venkis.

Sed la lingva problemo evoluas en tute specialaj kondiĉoj, laŭ tute apartaj cirkonstancoj. Plej bona elpensaĵo devas eliri el la eksperimentejo kaj eniri la praktikan aplikadon por esti utila. Kaj la aplikado de lingvo postulas ĝeneralan akcepton flanke de la publiko. Por tion atingi stariĝis propagandaj asocioj. Da ili jam nun ekzistas en ĉiuj partoj de l’ mondo. Kaj sen ia troigo oni povas diri, ke la de Zamenhof artefarita lingvo eniris ĉiujn fakojn de la socia vivo: komercistoj utiligas esperanton por siaj negocoj; scienculoj por siaj traktatoj; policistoj por siaj serĉadoj; pastroj por disvastigi siajn absurdaĵojn; literaturistoj eldiras en esperanto siajn pensojn, kaj poetoj elkantas sian animstaton per versoj; oratoroj vekas aplaŭdadon kaj geamantoj trovas en la lingvo plej mildajn esprimojn. Esperanto estas jam ĉiurilate elprovita kaj preta por ĝenerala enkonduko. La artefarita lingvo fariĝis viva lingvo.

III
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ PROLETARO

Estas bone spertita fakto, ke la Laboristaro povas atingi plibonigon de siaj labor- kaj vivkondiĉoj nur per konstanta batalado kontraŭ la ekspluatanta klaso – la burĝaro. Tia batalo por sukcesi bezonas unuiĝon. Komence la ekspluatitoj sindikate grupiĝis en la urbo, kie ili laboris; poste la grupiĝo plilarĝiĝis, fariĝis regiona, nacia, internacia.

La kapitalismo, enirinta la stadion de imperialismo,