Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

disvolvas la produktofortojn tiagrade, ke la ekonomio pli kaj pli interplektiĝas laŭ tutmonda skalo. Grandaj trustoj jam nun posedas fabrikojn en plej diversaj partoj de l’ mondo. Se la laborforto estas malpli kara en iu loko, t.e. se la tieaj laboristoj estas malpli postulemaj kaj ne bone organizitaj, la industriĉefoj tendencas pligrandigi la produktadon en tiu loko, kaj tiel senlaboriĝas la alilokaj laboristoj.

En tre proksima tempo la strikoj en kelkaj industrioj povos esti sukcesaj, nur se ili okazos samtempe kaj tutmonde. La granda plimulto da laboristoj ne ankoraŭ komprenas tion. Sed la faktoj pli kaj pli devigos ilin kompreni. Jam gvidantoj devis konfesi, ke la lasta karbminista striko en Britio malsukcesis ĉefe pro tio, ke en Germanio, en Francio kaj en aliaj landoj ministoj elfosis la bezonatan karbon, kiun aĉetis Britiaj industriĉefoj. Rezultas el tia stato, ke la laboristoj nepre bezonas ne nur internacian, sed eĉ tutmondan unuiĝon.

Por unuiĝi necesas interkompreniĝi. Kaj jen aperas la bezono de komuna lingvo.

La reganta klaso ĝis nun solvis la problemon relative facile. La idoj de la burĝaro ja vizitas la lernejojn ĝis sia 20-25-30-a jaraĝo. Tie ili lernas kelkajn lingvojn, kaj tiel diversnaciaj burĝoj povas pli-malpli bone interkompreniĝi. Aliparte la grandaj firmoj kaj entreprenoj povas salajradi tradukistojn kaj interpretistojn. Tia solvo de la interkompreniĝo ne estas racia, sed ĝi almenaŭ ebligas la komercajn rilatojn.

Tute alia estas la situacio ĉe la laborista klaso. La proletaj gefiloj forlasas frue la lernejon kaj apenaŭ povas korekte uzi sian gepatran lingvon. En tiaj kondiĉoj la tutmonda nepre necesa unuiĝo de la laboristoj estas malfacila. En la ĝisnunaj provoj de unuiĝo inter la naciaj organizoj laboristaj oni devis imiti la burĝojn kaj uzi la helpon de tradukistoj kaj interpretistoj. Intima kunlaborado, intima konatiĝo inter la diverslingvaj ekspluatatoj estas tute neebla. La gvidantoj de laboristaj organizoj traktas pri la interesoj de siaj delegintoj kvazaŭ negocistoj rilate varojn. Milionoj da laboristoj, kies klasaj interesoj estas