Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la samaj, restas ja apartigitaj, enkadrigitaj per la lingvaj baroj kaj staras mute unuj apud aliaj kvazaŭ objektoj, varoj.

Kvankam la rilatoj inter la diverslandaj organizoj estas ankoraŭ neoftaj, preskaŭ okazaj, ili tamen jam postulas la elspezon de grandaj sumoj por la tradukado de dokumentoj, de raportoj, de tezoj en multajn lingvojn, por la eldonado de samenhavaj revuoj en kelkaj lingvoj. La intereso de la laborista klaso urĝe postulas la forigon de la lingvaj baroj. La gvidantoj de la laborista movado, kiuj malatentas tiun problemon, iel perfidas la laboristojn. Ne sufiĉas prediki elokvente la neceson de tutmonda unuiĝo, se oni malzorgas la rimedojn, kiuj ebligas tiun unuiĝon. La mondlingva problemo estas jam teorie solvita. Laŭ malgranda skalo, esperanto eĉ eniris la praktikon, la socian vivon. Tamen la granda plimulto da laboristaj gvidantoj faras nenion por apliki la solvon.

Tia stato postulis la starigon de organizo, kies ĉefa celo estas la praktika aplikado de esperanto por la interesoj de l’ Proletaro.

IV
SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA (SAT)

a) Ĝia celo

Kiam temis pruvi per faktoj, ke artefarita lingvo povas bone funkcii; kiam ekzistis en la mondo tre malmulte da esperantistoj, tiam estis necesa ilia kuniĝo en sama asocio. Burĝoj kaj proletoj, katolikoj kaj framasonoj, anarkistoj kaj policistoj, unuvorte, ĉiuj esperantistoj el plej diversaj medioj kaj devenoj havis intereson kunlabori por montri al la publiko, ke la lingvo iniciatita de Zamenhof kontentige solvas la problemon pri tutmonda interkompreniĝo. Politika neŭtraleco tiutempe estis necesa.

Sed pasis dekoj da jaroj. Esperanto disvastiĝis en ĉiuj medioj de la socia vivo. Tiam alvenis la tempo, kiam necesis fakigi la propagandon kaj aplikadon de la lingvo. Kiam la ilo estis ĉiufake elprovita, evidentiĝis, ke ĝi povas utili por plej diversaj celoj. La laboristoj sekve per-