Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

fidus la interesojn de sia klaso, se ili daŭrigus elspezi sian monon, sian energion, por enkonduki esperanton en la tendaro de siaj klaskontraŭuloj. Troviĝis homoj por krii: "For la neŭtralismon!… Ni metu esperanton je la servo de niaj klasaj interesoj!"

En 1921, okaze de la XIII-a Universala Esperanto-Kongreso, laboristoj kunvenis aparte kaj fondis la organizon nomitan Sennacieca Asocio Tutmonda. Ĝi do jam ekzistas de post ok jaroj, kaj ĝia celo estas jene klarigita en la Statuto:

1. Sub la nomo Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) estas fondita Asocio, kiu celas: a) utiligi praktike la internacian lingvon esperanto por la klasaj celoj de la Laboristaro tutmonda; b) kiel eble plej bone kaj digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, tiel kreskigante ĉe ili fortikan senton de homeca soiidareco; c) lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj; ĉ) servi kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj kies celo estas analoga al tiude SAT; d) peri kaj ĉiel eble helpi al kreado de literaturo (tradukoj kaj originaloj) spegulanta la idealon de nia Asocio.

SAT, ne estante politika sed nur kleriga, eduka, kultura organizo, celas, ke ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj; per komparo de faktoj kaj ideoj, per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe siaj membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj medioj.

Unuvorte, SAT celas, per konstanta uzado de racie elpensita lingvo kaj ĝia mondskala aplikado, helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj prijuĝi ideojn, tezojn, tendencojn, kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun ili opinias plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo.