Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
b) Ĝia strukturo kaj organizeco

Kiel jam dirite, SAT ne havas politikajn taskojn. Ĝi celas precipe ebligi al siaj membroj la praktikadon de esperanto laŭ tutmonda skalo. Homoj, kiuj forrenversis inter si la lingvajn barojn, povas tute bone jam nun ignori la naciojn en sia organiziĝo. Je eduka vidpunkto estas en tio certa utilo: la anoj de la organizo kutimiĝas spirite sin konsideri kiel apartenantaj al iu unuo, ampleksanta la tutan mondon. Tia kondiĉo estas necesa, por ke ili akiru pli kaj pli la emon uzadi inter si la lingvon, pli kaj pli ofte interrilatiĝi kaj intime kunlabaori.

Eĉ asocio, kiu ignoras la naciajn limojn, bezonas tamen gvidantaron. Por ke la gvidantoj ne povu nacie influi la gvidadon, necesas, ke ili neniel reprezentu la interesojn de iu aparta lando aŭ ŝtato. Tial la iniciatintoj de SAT decidis arbitre disdividi la mondon laŭ sektoroj. La strukturo de SAT bazas sur konsilantaro el 24 anoj, po unu por ĉiu sektoro limigita per du meridianoj. La konsilantoj estas elektataj de la asocianoj per ĝenerala voĉdonado. Ĉiuj ŝanĝoj en la Statuto povas okazi ankaŭ nur per tia ĝenerala balotado.

Ĉiujare la SAT-anoj ricevas kun sia Jarlibro voĉdonilon, per kiu ili havas eblecon influi la funkciadon de la tuta Asocio. Tiu sistemo estas plej demokrata kaj montriĝas tute taŭga en la praktiko.

Sekcioj. – SAT estus peza, burokrata organismo, se ĝia Centro devus plenumi ĉiujn taskojn. La "kapo" devas havi kiel taskon nur interrilatigi, interligi la diversajn organojn. Tiel cetere okazas en viva estulo: la koro, la pulmoj, la renoj, la okuloj k.a. organoj havas ĉiu sian apartan funkcion. Kaj la cerbo estas la regulilo inter la diversaj organoj.

Simile estas en SAT: jam ekzistas Pedagogia, Kooperativa, Junulara, Studenta, Sporta, Vegetara Sekcioj. Aliaj certe stariĝos kun la malvolviĝo de la Asocio. Liberpensuloj, literaturistoj, sportistoj, radiuloj, blinduloj kaj ceteruloj ankaŭ iun tagon sentos la bezonon starigi kaj funkciigi sekcion en la kadro de SAT.