Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La Estraro estas ĉiam preta doni moralan apogon kaj kuraĝigon al Kamaradoj, kiuj volas fake labori en iu speciala medio. Necesas tamen, ke la iniciatantoj taksu ĝuste siajn fortojn kaj ne starigu entreprenon nevivkapablan. SAT estu granda, libera laborejo, kie ĉiu penadas en sia fako por la komuna intereso de l’ tutmonda Proletaro.

c) Ĝia superpartieco

La laborista movado estas neunuece organizita. Ekzistas diversaj partioj, sindikatoj, kooperativoj, sportasocioj aŭ aliaj similaj organizoj. Ĉiu el ili celas altiri al si la tutan laboristaron. Tiucele okazas polemikoj, disputoj, eĉ kelkfoje bataloj inter tiuj konkurencaj tendencoj. SAT ne enmiksiĝas en tiuj disputoj. Ĉiuj disputantoj same bezonas esperanton. Cetere okazas ne malofte, ke iuj transiras de unu tendo en alian, de iu partio en alian.

Nur la sperto povas pravigi aŭ ne teorion, taktikon. Estas nur eble ekscii, firme konvinkiĝi pri la celo, al kiu sin direktas la tuta organizita Laboristaro. Tiu direkto estas sufiĉe larĝvoja, kaj inter la limoj de tiu vojo SAT lasas al siaj anoj plenan liberecon. Neniu ano estas devigata malkonfesi la principojn, kiuj konsistigas la programon de lia partio. Nenio en SAT kontraŭstaras al iu ajn laborista organizo. En la presorganoj de SAT ĉiuj tendencoj havas la rajton defendi, klarigi sian propran teorian vidpunkton sub deca formo. Ĉiu rajtas diskuti; nur disputado estas malpermesata.

La ĉefa tasko, kiun difinis al si la organizita Laboristaro, estas la forrenverso de l’ nuna kapitalisma soci-ordo, – kiu okazigas militojn, senlaborecon, mizeron kaj eĉ minacas pereigi la tutan civilizon per venontaj kruelaj kaj absurdaj militoj. La limoj de la vojo surpaŝata estas la konfeso pri ekzisto de klasoj kaj neceso por la Laboristaro batali kontraŭ la ekspluatanta klaso. La laboristoj, kiuj ne konsentas pri tiu neceso, perfidas sian klason, kaj sekve ne povas trovi lokon en nia Asocio.

SAT estas superpartia. Ĝia aparato ebligas al anarkistoj, al komunistoj, al socialistoj interrilatiĝi, interkonatiĝi mondskale kaj ricevi informojn, kiujn ili povas utiligi polemike ekster SAT kontraŭ malsampartianoj, malsamtendencanoj.