Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Se Kamarado akiras per konstanta uzado de esperanto pli da klereco; se per la SAT-aparato li povas bone informiĝi pri ĉio, kio interesas la tutmondan laboristan movadon, ne povas esti dubo, ke li fariĝos pro tio plej taŭga partiano, plej bona sindikatano kaj plej valora batalanto por la interesoj de sia klaso. Tial, kvankam estante superpartia organizo, SAT tamen tre povas utili al ĉiu partio, al ĉiu tendenco. Superpartieco ja ne signifas kontraŭpartiecon.

Frakcioj. – Kio estas frakcio? Se oni malfermas vortaron, oni legas: Frakcio estas parto de unuo. Se oni konsentas pri tiu difino, evidentiĝas, ke SAT konsistas el frakcio da anarkistoj, frakcio da komunistoj, frakcio da socialistoj, frakcio da sindikatistoj ktp. Kaj tiuj frakcioj konsistigas la unuon SAT.

Dezirinde aŭ ne, aktive aŭ latente, frakcioj ekzistas en nia Asocio, ĉar ĝi konsistas el diverspartiaj elementoj. Ĉu estas dezirinde, ke tiuj frakcioj havu aktivan vivon? Jes, certe.

Ĉiuj laboristaj eperantistoj havas intereson kuniĝi en sama organizo; la apartiĝo devas esti nur laŭklasa, ne laŭtendenca. La tendencoj ja ne konsistigas ion firman, daŭran, kiel estas klaso. Oni povus citi multe da ekzemploj pri Kamaradoj, kiuj aliĝis sinsekve al diversaj partioj kaj tendencoj. Aliparte, oni povis nemalofte konstati en la historio de l’ laborista movado la stariĝon de novaj partioj kaj forlason de aliaj; okazis ankaŭ kunfandiĝoj. Senĉese kreiĝas novaj tendencoj, novaj fluoj, novaj organizoj politikaj. Kaj ni havas kiel celon trudi al ili ĉiuj senescepte la uzadon de esperanto. Tion ni neniam forgesu. Sed estas evidente, ke la Kamaradoj, kiuj apartenas al tiuj diversaj tendencoj, devas havi la eblecon uzi la SAT-aparaton por la intereso de sia propra tendenco. Por tio necesas, ke ili konu unu la alian, ke ili interrilatu por plenumi difinitan taskon.

Ekzemple, ĉiu konsentas, ke klopodoj ĉe partiaj instancoj havas pli da ŝanco esti bonvenataj, se ilin faras partianoj. Tial por prepari tiujn klopodojn, SAT per siaj