Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

gazetoj aŭ aliaj organoj ebligas al sampartianoj la funkciadon de frakcioj.

Oni tamen devas bone diferencigi inter sekcio kaj frakcio. La unua funkcias en la kadro de SAT kaj sub ĝia kontrolo, dum la dua funkcias ekster la Asocio, kiu havas nenian respondecon pri ĝia laboro.

Sekcioj povas eldoni gazetojn, aŭ havi specialajn paĝojn en la presorganoj de SAT, sed ne frakcioj. La frakcianoj apartenantaj al la Amsterdama, Berlina aŭ Moskva Intenacioj devas klopodi por atingi, ke tiuj organizoj eldonu mem revuojn aŭ dokumentojn en esperanto. Sed estus granda maltrafo, se iu frakcio el SAT-anoj volus mem eldoni gazeton. Partia gazeto devas ja aperi sub la kontrolo de la koncerna partio. Kaj sekve ĝi devas preni sur sin ties eldonon.

Frakcio ne devas havi kiel taskon "anarkistigi", "komunistigi", aŭ "socialistigi" nian Asocion. Tio estus granda sensencaĵo. Ili nur celu "esperantigi" sian propran partion, kaj por tio uzu la SAT-aparaton, kies celo estas meti esperanton je la servo de l’ tutmonda Proletaro kaj ne al la servo de nur iu sola partio.

d) Ĝiaj taskoj

Interhelpo. – Okazas nemalofte, ke laboristoj devas forlasi la hejmlandon, ĉu por serĉi laboron, ĉu por eviti persekutojn flanke de reakciaj aŭ faŝistaj registaroj. SAT difinis al si kiel taskon helpi al tiuj laborserĉantoj aŭ persekutatoj. Per eldono de Jarlibro, enhavanta la adreson de ĉiuj membroj, SAT metas en la manon de forkuranto, de vojaĝanto, ilon per kiu li ne sentas sin izolite en iu ajn lando. En ĉiu urbo li trovas adresojn de Kamaradoj, kiuj pretas helpi al li por trovi okupon aŭ eviti malbonan okazeblaĵon. Kaj en ĉiu kunveno de la esperanta grupo, li havas la senton kvazaŭ li troviĝus meze de siaj gepatraj samlingvanoj. La interhelpa laboro de SAT estas jam nun tre atentinda kaj multsignifa.

Aliflanke, la posedo de Adresaro per kiu estas eble trovi ĉie helpemajn Kamaradojn instigas multajn junulojn travojaĝi la mondon. Tio akcelas la alproksimiĝon de la laboristoj kaj kreas fortajn solidarecajn ligilojn super la landlimoj.