Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

"Eŭklidan" geometrion, kvankam estas pruvite, ke ĝi eĉ ne plu estas oportuna, kiam temas pri grandegaj distancoj. Tial, ekzemple, Ejnŝtejn uzas por siaj kalkuloj la kvardimensian geometrion de Riman (germane: Riemann).

Ĉio en la mondo estas relativa. Ne ekzistas absoluta vero. Kaj tio ĝustas, "oportunas" precipe en sociologio. Tial tasko de SAT devas esti klerigi siajn membrojn en kontraŭdogma, kontraŭabsolutisma spirito. Per tia klerigado oni evitas, ke sin nomantaj liberpensantaj homoj kondutu kiel dogmanoj, kiel maltoleremaj sektanoj.

Eduko. – Homo povas esti tre klera, sed malgraŭ tio seneduka. La klerigado rilatas nur al la cerbo; la edukado rilatas ankaŭ al la cerbo, sed plie al la koro kaj al la volo. Socio el tre kleraj kaj sciencoriĉaj homoj povas tamen esti barbara. Belan ekzemplon pri tio liveras al ni la kapitalista soci-ordo, kie homoj malsatas, dum aliaj malsaniĝas pro troa abundeco da ĝuaĵoj. Tamen la kapitalismo malvolvis la sciencon kaj teknikon jam nun ĝis tre alta ŝtupo.

Eduko ne estas samsignifa kiel agitado. Politikaj partioj plej ofte nur agitadas, kiam ili parolas pri edukado. Trafa edukado celas kreskigi ĉe la homo ne nur ĝentilecon kaj afablecon, sed precipe lojalecon, sincerecon kaj sindonemon por la komuna afero. Neniu movado povas prosperi, neniu klaso povas venki, se ĝi ne entenas anojn, kiuj ĉiam estas pretaj oferi sian bonstaton, sian personan profiton – sian vivon por la ĝenerala intereso.

Sendube la ekonomiaj kondiĉoj ludas la plej grandan rolon en la rilatoj inter la homoj. Eduk-sistemo, kiu malatentus tiun fakton, estus nur simpla senvalora metafiziko. Sed estas bone spertita fakto, facile pruvebla vero, ke neniu homa grupiĝo povas bone prosperi sen obeo al moralaj principoj. Plej perfekta maŝino bezonas oleumadon por funkcii. Homo malsaniĝas, se li ignoras higienajn leĝojn. Simile ia ajn socio ne povas ĝui pacon kaj bonstaton, se ĝiaj membroj ne estas morale edukataj.

SAT edukas siajn anojn en tiu senco, ke ili fariĝu sociemaj, helpemaj, toleremaj inter si, lojalaj kaj sindon-