Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

emaj al sia klaso. Ni volas, ke la SAT-anoj estu fortvolaj, firmkarakteraj kaj persistaj homoj.

Kulturo. – Oni povas esti klera, boneduka kaj tamen ne kultura. Ne ĉiu erudiciulo estas scienculo. Scii entenas la idedon antaŭvidi. Amasego da konoj povas esti tute senutilaj, se ili ne ebligas antaŭdiri ion praktikan por la Homaro. Necesas kompreni diferencon inter klerigo, eduko kaj kulturo. Bonedukulo povas ne esti klera. Ĉiu kultura homo estas klera, sed ne ĉiu klerulo havas kulturon.

Kulturo postulas komprenon kaj senton pri plastikaj artoj, pri beletristiko, pri filozofio, pri estetiko kaj etiko. Klerulo kaj bonedukulo povas rilati al belo kaj bono kiel blindulo al koloroj. Sed kultura homo kapablas ĝue ŝati ĉiujn elmontrojn de celado al perfekteco, ĉiujn sopirojn al idealo. Nura klereco iel pensigas pri perfekta, delikata maŝino, sed kulturo donas la ideon pri krea laboro.

SAT ne povas malatenti tiun flankon de la prihoma problemo kaj devas celadi, ke ĝiaj membroj akiru elementojn de vera kulturo.

Literaturo. – Por informi, klerigi, eduki, kulturi, SAT eldonas gazetojn, librojn kaj artaĵojn. La elekton de literaturo devas gvidi relativeca principo. Estas ja neeble ekscii tute certe, kiu el la diversaj sociologiaj kaj politikaj skoloj eldiras la veron. Eble neniu la tutan. Sociologio estas ankoraŭ tre juna scienco. SAT-anoj devas serĉi kaj elekti sian propran vojon, t.e. mem decidi, al kiu partio aŭ tendenco ili aliĝos por batali kontraŭ la kapitalisma ekspluatado. Pri la ekzisto de tiu ekspluatado, laboristoj tute nature ne povas dubi, ĉar ĉiutage ili spertas ĝin. Dubo povas okazi nur pri la rimedoj, pri la maniero per kiuj ni povos pli facile kaj rapide emancipiĝi.

Sed kompreneble SAT-ano devas scii, ke manko de absoluta certeco ne estas sufiĉa motivo por ne agi. Por konstrui pontojn kaj maŝinojn, inĝenieroj utiligas kutime la Eŭklidan geometrion, kvankam ili bone scias pri la ekzisto de aliaj geometrioj, kies aksiomoj liverus al ili same ĝustan bazon por starigi iliajn planojn kaj fari kalkul-