Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

matureco".

Se ĝustas tiuj asertoj de tiom eminentaj gvidantoj de l’ laborista movado, estas memevidente, ke barante al la malvolviĝo de la "lasta stadio de l’ kapitalismo", oni samtempe malhelpas al la stariĝo de l’ Socialismo. Cetere, la popoloj, kiuj ne kapablas tiri profiton el la naturaj riĉaĵoj, troviĝantaj en "siaj" landoj, ne rajtas laŭ natura leĝo malhelpi aliajn utiligi tiujn riĉaĵojn.

Aliparte, estas facile konstatebla fakto, ke la disvolviĝo de la esperanta movado en ĉiuj mondpartoj nur postsekvas la enpenetron de l’ kapitalismo ĉe la malfruiĝantaj popoloj. Kontraŭbatali la imperialismon signifas bari al la historia procezo, kiu tendencas nepre al starigo de mondmastrumado kaj mondlingvo. La sennaciuloj argumentas, ke ili kontraŭbatalas la kapitalismon ne pro tio, ke ĝi estas imperialisma, sed simple tial ke ĝi estas sistemo, kiu tendencas ekspluatadi la mondon por la sola profito de nur unu klaso da homoj. Per la fakto, ke homoj malkonfesas ĉian naciecon, estas memkompreneble, ke ili ne povas defendi la apartajn interesojn de iu ajn imperialisma nacio. Sed ili klare konscias, ke estas vana elspezo de energio provi haltigi la historian evoluadon. Oni ne devas celi haltigi nehaltigeblan fluon, sed nur zorgi, ke ĝia antaŭenirado faru kiel eble malplej da viktimoj[1]. La sennaciuloj asertas, ke la sola inda kaj trafa batalo estas nur tiu por atingi, ke ĉiu homo, – ĉu virino, ĉu "fremdulo" – havu la samajn rajtojn kiel la viraj kaj enlandaj laboristoj.

Kompreneble, la sennaciula tendenco ne havas en SAT pli da rajtoj nek malpli ol la aliaj tendencoj. Ni jam diris, ke nia Asocio estas superpartia; necesas insiste al-

  1. "La imperialismo estas nedisigeble ligita al la kapitalismo en ĝia nuntempa formo kaj sekve la rekta batalo kontraŭ la imperialismo estas absolute vana…" (Lenin, "La Imperiismo lasta stadio de l’ kapitalismo, pĝ. 119-120 de la franca eldono). En la sama verko Lenin riproĉas al Kaŭcki, ke lia opozicio al la imperialismo estas "etburĝa, reformista, reakcia en siaj ekonomiaj bazoj…"