Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

doni, ke ĝi estas plie supertendenca. Sed estus ankaŭ nelojale en ĉi tiu verketo, kies celo estas konigi la laboristan esperantan movadon, prisilenti la ekziston de tendenco, kiu kelkrilate ne akordiĝas kun la nuntempa programo de la laboristaj partioj.

Oficiaie, statute SAT konfesas sennaciecon en sia organizformo, sed ne sennaciismon kiel socipolitikan teorion. Ĉiu devas bone noti tion en la memoron. Se la estonto montros, ke la sennaciismo malvolviĝas paralele al la malvolviĝo de l’ imperialismo kaj de l’ mondlingvo, oni devos konkludi el tio, ke la sennaciuloj estis pli kapablaj ol aliaj antaŭvidi la malproksiman celon, al kiu, ofte senkonscie, sin direktas la Homaro. Se tiel ne okazos, nu, la estontaj historiistoj simple parolos pri la sennaciistoj, kiel pri revuloj, utopiistoj. Dume ilia agado neniel povas ĝeni en la laborista movado, ĉar ili propagandas nur inter la esperantistoj. Ili ja opinias, ke propagandi sennaciismon al malsamlingvanoj estus same malsaĝe kiel instrui beletristikon al analfabetoj.

Nur la sperto, la eksperimento povas montri la pravecon aŭ malpravecon de teorio. SAT nur ebligas starigi kaj diskonigi la pravigendan sennaciismon.

VI
SAT KAJ LA NACILINGVAJ ASOCIOJ ESPERANTISTAJ

Kvankam esperanto jam akiris tre atentindan disvastiĝon, estus tamen eraro opinii, ke la granda publiko estas bone kaj ĝuste informita pri la mondlingva demando. Tian informadon povas fari nur nacilingvaj aparatoj.

En la nacilingva propagando montriĝis ankaŭ necesa la laŭklasa apartiĝo de la esperantaj organizoj. Tial en kelkaj landoj stariĝis L.E.A. (Laboristaj Esperantistaj Asocioj). Ili havas kiel taskon ne nur propagandi por esperanto, sed ankaŭ organizi kursojn por lernigi la lingvon kaj eldoni lernolibrojn por ĝin instrui.

Utilas ankaŭ, ke tiuj nacilingvaj por-esperantaj aparatoj interŝanĝu spertojn pri la propagand- kaj instrumetodoj. Kaj por tion atingi internacia ligilo estas necesa. Pro tio kelkaj Kamaradoj klopodis por starigi esperantan