Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Internacion. Ili estis influataj de la fakto, ke la laborista movado estas organizita internacie. Imitemo forgesigis ilin, ke la esperantistoj forrenversis inter si la lingvajn barojn kaj sekve neniel bezonas imiti la organizmanieron de nesamlingvanoj. La vidpunkto de tiuj internacianoj estis des pli erara; ke ili ne sufiĉe atentis pri la neceso uzadi praktike la lingvon. La ekzisto de SAT, peresperanta aparato, kies celo ĝuste estas ebligi la praktikan utiligadon de esperanto, povis tre facile solvi la demandon pri internacia ligilo inter la L.E.A. Homo kapabla levi 100-kilograman ŝarĝon, povas same bone levi 10 kilogramojn. SAT estante konstruita por interrilatigi la laboristajn esperantistojn el ĉiuj mondpartoj, povas ankaŭ tre faĉile ŝervi al la L.E.A. por interŝanĝi siajn spertojn aŭ ĉe aliaj okazoj. Tiucele la per-esperanta aparato disponas spacon en sia semajna gazeto por ĉiuj gravaj novaĵoj kaj demandoj, havantaj intereson por la tuta laborista esperantistaro.

Kiu bone komprenis, ke la plej grava afero en la mondlingva movado estas la tuja aplikado de la lingvo; ke sekve ĉiuj laboristaj esperantistoj havas la devon aliĝi al SAT, tiu facile konsentos, ke la ekzisto de ĉi tiu lasta malnecesigas la starigon de esperanta internacio. La sperto cetere montris, ke ĉiu provo tiucela fiaskis. En ĉiuj – neoftaj – okazoj, kiam klopodoj ĉe internaciaj instancoj estas utilaj por la propagando de esperanto, tiam SAT povas bone plenumi la taskon kaj paroli je la nomo de ĉiuj laboristaj esperantistoj. Vere konsciaj mondlingvanoj ja estas nur tiuj kiuj aliĝas al SAT kaj klopodas por pli kaj pli penetrigi la uzadon de la lingvo en la socian vivon. Kaj nur tiuj praktikuloj povas havi aŭtoritaton por paroli je la nomo de la esperantista movado.

Aliparte, oni jam povas antaŭvidi la tempon, kiam la L.E.A. – almenaŭ en sia nuna formo – ne plu estos necesaj. Kiam esperanto estos vere grandskale uzata, ĝi sin propagandos mem per la aplikado. Tiam en ĉiu lingvoregiono oni bezonos nur eldonkooperativon por liveri nacilingvajn lernilojn.

Cetere, kelkaj instruistoj opinias, ke oni povas tute bone lernigi la lingvon sen ia ajn nacilingva materialo. Pri tiu punkto mi ne havas firman opinion, ĉar tro mal-