Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ofte mi instruis la lingvon. Almenaŭ ne povas esti dubo, ke en la intereso de la lingvo-unueco estas dezirinde, ke oni utiligu kiom eble malplej da nacilingva instruilaro. Tion farante oni sin direktas al la fincelo laŭ la plej rekta vojo. Estas evidente, ke kiam esperanto estos fariĝinta la sola kulturlingvo en la mondo, tiam oni instruos ĝin en la lernejoj laŭ la sama maniero kiel oni faras nuntempe pri la nacilingvoj t.e. peresperanta instruado de esperanto. Tiam estos tute sensence paroli pri neceso de nacilingvaj lernolibroj.

El tiuj konsideroj oni estas nepre alkondukata konkludi, ke la rolo de la L.E.A. pli kaj pli tendencos malgraviĝi, ĝis ili fariĝos tute superfluaj.

Dume SAT restos ankoraŭ necesa por plenumi la taskojn, kiujn ni difinis al ĝi en la IV-a ĉapitro. Estonte kiel nuntempe la rolo de nia per-esperanta aparato restos la plej grava kaj zorginda.

VII
SAT KAJ LA OFICIALAJ INSTITUCIOJ DE LA ESPERANTISTARO

Okaze de la Unua Universala Kongreso de Esperanto (Bulonjo-ĉe-Maro, France: Boulogne-sur-Mer, 1905) estis fondata Lingva Komitato (L.K.) kun la celo prikonsiliĝi kun D-ro Zamenhof kaj zorgi pri la konservado de la principoj de la lingvo kaj kontroli ĝian evoluadon. La nombro de L.K.-anoj ne estas limigita. Nuntempe ili estas 110 el 24 diversaj landoj. La L.K. elektas mem siajn anojn. Rajtas prezenti kandidatojn la landaj asocioj esperantistaj kaj la fakaj societoj. La L.K. elektas inter si superan komisionon el 17 membroj, kiuj konsistigas la Akademion.

"La Lingva Komitato kaj ĝia Akademio ne havas la rajton iniciati iun ŝanĝon, korekton aŭ aldonon, nek krei novajn vortojn; ili devas nur konstati, kontroli, elekti, konsili, rekomendi aŭ malrekomendi; ili estas nur ordigiloj, moderigiloj kaj reguliloj, kiuj celas konservi la necesan unuecon kaj harmonion.

"La rolo de la Lingva Komitato kaj de la Akademio ne dependas de la plaĉo de iliaj anoj, nek de la okaza