Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ŝanĝebla opinio de iuj esperantstaj grupoj au kongresoj. Tiun rolon, tre klare kaj precize difinitan per la Fundamento, – kiu estas konstitucia leĝo por ĉiu esperantisto, – per la Fonda Regularo kaj per la Zamenhofaj komentoj kaj konsiloj, devas akcepti ĉiu Komitatano kaj Akademiano." (El Deklaracio de la Akademio, decembro 1920).

Ni ne intencas esplori ĉi tie ĉu tiuj institucioj funkcias normale kaj kontentige; sufiĉas nun deklari, ke la principoj laŭ kiuj ili estis fondataj ŝajnas al ni ĝustaj kaj saĝaj.

Sed ekzistas aliaj t.n. oficialaj institucioj, pri kiuj estas necese diri kelkajn vortojn.

En la jaro 1922, ĉe Helsinki, okaze de la XIV-a Universala Kongreso de Esperanto, estis farata kontrakto inter Universala Esperanto-Asocio (U.E.A.) kaj la landaj asocioj. El tio rezultis organizo, kies strukturo estas jena: ĉe la bazo sidas la naciaj societoj unuflanke kaj UEA aliflanke. La naciaj societoj delegas po unu reprezentanto kaj tiel stariĝas Plena Estraro de la Esperanto-Movado (P.E.). Paralele al tiu P.E. staras la Komitato de U.E.A. Ambaŭ instancoj siavice elektas po tri membroj, kiuj konsistigas la sesmembran Internacian Centran Komitaton de la Esperanta Movado (I.C.K.)

Tiu I.C.K. pretendas reprezenti la tutan esperantistaron kaj paroli je ĝia nomo. Oni ne bezonas longe esplori la aferon por baldaŭ konvinkiĝi, ke la sinjoroj, kiuj starigis tiun aparaton, simple uzurpas rolon kaj trompas la neinformitan kaj kredeman publikon. Parolante je la nomo de la esperantistaro, la uzurpuloj ja sukcesas kelkfoje atingi, ke malavaremaj personoj donacas monon al ilia "oficiala institucio", kun la kredo, ke ĝi fakte reprezentas la tutan esperantan movadon.

Ni diris, ke tiu I.C.K. uzurpas rolon kaj jen pravigado de nia diro: Jam en kelkaj landoj la laboristaj esperantaj asocioj havas pli da membroj ol la "naciaj oficialaj societoj". En Sovetio cetere Sovetrespublikara Unio Esperantista tute ne havas reprezentanton en P.E. Aliparte ne ĉiu esperantisto aliĝas al U.E.A. kaj se la progreso de SAT daŭras lau la ĝisnuna proporcio, nia organizo havos post du-tri jaroj pli da membroj ol la "oficiala" U.E.A.

Estas do tute klare, ke I.C.K. ne reprezentas la tutan