Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

esperantistaron, ĉar la laboristaj asocioj ne havas en ĝi reprezentantojn. Utilas ankaŭ mencii, ke ne regas en tiu organizo konkordo kaj harmonio. En la okuloj de personoj bone informitaj, I.C.K. ne havas aŭtoritaton.

La laboristaj esperantistoj sekve agnoskas kiel oficialajn instituciojn nur la Lingvan Komitaton kaj ĝian Akademion. Estas unu el la taskoj de la organizita laborista esperantistaro klopodi, por ke, estonte, tiuj institucioj funkciu normale. Nuntempe tro da LK-anoj estas tiaj nur titole, tro da ili estis elektataj pro konsideroj tute fremdaj al ilia lingva kompetenteco. Ĝis nun sole la t.n. neŭtraluloj okupiĝis pri la lingvaj institucioj de la esperanta movado. Necesas, ke la laboristaj esperantistoj – ne ĉiuj estas malkleraj kaj malsaĝaj – enblovu freŝan aeron en la ŝima atmosfero de la Lingva Komitato kaj Akademio; necesas, ke ili enfluigu novan sangon en tiuj malviglaj organismoj.

La laborista esperantismo sin bazas sur la principo, ke la artefariteco kondiĉas la homan progreson; ĝi sin apogas sur la konvinko, ke la Laboristaro povos sin tute liberiĝi kaj starigi pacon en la mondo nur se ĝi firme organiziĝas laŭ tutmonda skalo kaj celas formi nedisigeblan unuon. Tia unuiĝo estas ebla nur per la helpo de komuna lingvo. Nia movado pravigas sian ekziston per la konstato, ke la laboristaj gvidantoj malatentas la tre gravan lingvan demandon kaj tiel senkonscie perfidas tiurilate la interesojn de l’ Proletaro.

La laborista esperantismo ne ludos en la estonto malpli gravan rolon ol la kooperativismo kaj sportismo. La kooperativisto lernas la mastrumadon por povi anstataŭi la ĥaosan kapitalistan produktaĵ-distribuadon; la sportisto lernas akiri korpan fortikecon kaj sanon; la esperantisto lernas plie akiri la intelektajn kaj moralajn ecojn necesajn por esti vera kaj inda mondcivitano.

La Leganto bonvolu noti en la memoron tiujn niajn nerefuteblajn konkludojn. Per tio li certe konvinkiĝos pri la neceso pli kaj pli forte antaŭenpuŝi, plifirmigi kaj kapabligi la SAT-movadon.