Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nia klaso multloke spertas malvenkojn. Kaj ĉie, ĉie senescepte, ĝia vivnivelo malaltiĝis dum la lastaj jaroj. En landoj kiel Germanio k Aŭstrio, kie la laboristaro estis tre bone organizita, tie tamen venkis la faŝismo k la tieaj organizoj estas detruitaj. Ĉie demokratiaj reĝimoj estas minacataj de diversspecaj diktaturoj. Ĉie la individua libero estas sufokata de la Ŝtato. Ne kredu tamen, ke mi havas admiron por la burĝa demokratio. Sed neniam mi prezentis al mi la ekonomian emancipiĝon de nia klaso, per la perdo de ĉia politika libero, per submetiĝo al la arbitro de monstra burokrata aparato, kiu malebligas ĉian iniciativon k eĉ postulas pasporton por ŝanĝi laborlokon.

Kaj kia kruela ironio! En epoko dum kiu distancoj pli k pli malgrandiĝas, sekve de teknikaj progresoj; kiam per radioaparato oni povas tuj kontaktiĝi kun homoj for de ni je miloj k miloj da kilometroj, ni tamen konstatas, ke nacioj k ŝtatoj starigas barojn pli k pli dikajn, murojn pli k pli altajn kontraŭ la interkomunikiĝoj. Neniam estis tiom forta kiel nun la tendenco de l’ popoloj sin apartigi, sin fermi en landlimoj; neniam la nacieca ideologio estis tiom forta, tiom instige minaca.

Sendube antaŭ unu jarcento la granda plimulto de l’ homoj restis kvazaŭ ŝlositaj en siaj apartaj provincoj aŭ regionoj; sed almenaŭ la tiamaj regantoj ne havis kiel la hodiaŭaj la eblon ordoni, komandi al ĉiuj regatoj. Metiistoj k kamparanoj ne spertis kiel nuntempe en diktatorecaj landoj la senĉesan premon de l’ Ŝtato. Hodiaŭ Stalin, Musolini, Hitler povas fakte kontaktiĝi kun sia tuta regataro pere de radio-aparato k laŭtparoliloj, instalitaj en konvenaj lokoj. Kaj helpe de partia organizo ili povas komandi al ĉiu ajn laboristo aŭ kamparano el la plej malproksimaj partoj de la lando.

Kio rezultas de tio? La rezulto estas, ke homoj, havantaj tian grandegan, ĝis nun neniam ankoraŭ ekzistintan potencon, emas tute nature konsideri sin duon-dioj, kiuj ne povas erari k kies ordonoj sekve devas sendiskute esti obeataj.
Ĉiu el tiuj diktatoroj starigis sian apartan dogmon k neniu regato povas esprimi herezan opinion, sen risko esti konsiderata kiel ŝtatperfidulo, meritanta ekstermon. Ne plu estas loko por dubemuloj. Estas ja tro granda aroganto, tro incita impertinento dubi pri la genio de gvidanto, kies paroloj k faroj estas centpocente aprobataj k aklamataj en kunvenoj k kongresoj…… Kiel tio povas okazi? eble vi pensas. Ne estas nun mia intenco esplori tiun aferon. Sed ĉu ne ŝajnas al vi tre signifa la fakto, ke ĉe la lasta XVII-a Kongreso de l’ bolŝevika partio en Moskvo, raporto de Stalin estis unuvoĉe aprobata, kio neniam antaŭe okazis, eĉ dum la gvidado de Lenin? Sama konstato estas farebla pri Hitler. Kaj la ĵus okazinta balotado, kiu donis dek