Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

milionojn da jesaj voĉoj al Musolini kontraŭ nur dekkvin miloj da neaj, ŝajnas al mi ne malpli signifoplena fakto.

Ĉe tiaj konstatoj estas por mi evidente, ke la homaro tendencas refali en ian mezepokon, similan al tiu, dum kiu regis la absolutismo de la religiaj ideoj. Malgraŭ grandaj progresoj sur la kampo de l’ scienco k tekniko, la plimulto da homoj tamen konservis kredeman menson. Kiam iu ideo enplantiĝis en ilia cerbo, tiam ĝi baldaŭ fariĝas absoluta „vero”, nediskutenda dogmo. Tial nuntempe, same kiel dum la Mezepoko, homoj estas maltoleremaj k emas per ĉiuj rimedoj trudi sian propran vidpunkton.

Tiun maltoleremon ni cetere povis sperti mem en nia movado. Fanatikuloj ne kapablas kompreni, ke ekzistas homoj, kiuj volonte toleras ideojn, kiujn ili mem ne aprobas. Kiu ĝisoste kredas — estas ja nur kredo — posedi la „veron”, tiu tute nature ne povas toleri alian koncepton ol sian propran. Toleri „eraron”, tio estus peko, krimo; necesas malebligi, ke erarantoj infektu la intelekton de aliaj homoj; estas devo fari ĉion eblan, apliki la plej drastajn rimedojn por senpovigi la herezulojn. Dum la Mezepoko, la Inkvizicio ilin turmentadis, torturadis, brulmortigadis. Sed estus eraro konkludi el tio, ke la inkviziciuloj estis pli kruelaj ol aliaj tiamaj homoj. Kelkaj el la turmentistoj eĉ sincere kompatis siajn viktimojn; sed ili opiniis, ke la turmentoj estas necesaj k eĉ havos bonan rezulton, ĉar per ili eble saviĝos la animo de l’ turmentatoj.
Cetere la menso de multaj viktimoj de l’ katolika Inkvizicio ne multe diferencis tiun de la torturistoj. En lokoj kie la protestantoj estis la plej fortaj, ili kondutis same kruele kontraŭ katolikojn k liberpensulojn. Tiam en preskaŭ ĉiuj cerboj regis la absolutismo k la logika konsekvenco de tio povis nur esti la persekutado k ekstermado al alikreduloj.

Kiam oni ĵetas ekrigardon sur la laboristan movadon el la postmilita periodo, tiam oni bedaŭrinde konstatas, ke la absolutismo superregas ankoraŭ multajn kapojn. Pli da energio k tempo estis elspezataj en fratluktado ol en bataloj kontraŭ la ekspluatistojn. En la okuloj de dogmanoj, alipensantoj povas esti nur „perfiduloj”, „social-faŝistoj”, „renegatoj” ktp. En nia propra esperanta movado blovis vento de absolutismo, kiu baldaŭ detruis ties unuecon. La fundamentaj ideoj, klare esprimitaj en la Statuto k antaŭ kelkaj jaroj preskaŭ unuanime aprobitaj per tute libere funkciinta ĝenerala voĉdonado, fariĝis senenhavaj vortoj por homoj, regataj de pasia maltoleremo.

Alian pli malnovan ekzemplon pri bedaŭrinda konsekvenco de absolutismo oni povas trovi en la mondlingva movado. Ĝis la