Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/67

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

jaro 1907-a la mondlingvanoj unuece batalis por esperanto. Sed jen aperis homoj kun projekto de lingvo „science” prilaborita. Ili asertis k sendube sincere kredis, ke ido estas la sole taŭga, la definitiva k sekve la nepre venkonta mondlingvo. Tial la idistoj ne timis fari skismon en la esperanta movado, k la rezulto estis, ke dum pluraj jaroj multe da tempo, energio k mono estis elspezataj en bataloj inter samcelanoj.
Mi ne pensas, ke ĉiuj esperantistoj tiam estis senigitaj je absolutismo. Tre certe multaj ankaŭ opiniis, ke nia lingvo estas la plej taŭga k perfekta. Eble ili eĉ bezonas tion kredi por ĝin propagandi. Oni ja devas havi konvinkon, ke io estas bona k taŭga por dediĉi sin al ĝia sukcesigo. Ni ĉiuj scias laŭsperte, ke esperanto estas taŭga lingvo. Ido, esperantido, novial, okcidental k sendube aliaj projektoj estas same taŭgaj. Sed absolutistoj kredas, ke ilia preferata sistemo estas la sole taŭga. Estas en tio granda diferenco. Tamen ĉiu homo devus scii, ke ni vivas en tempo, kiam eĉ fizikistoj konfesas la relativon de siaj scioj, rezultantaj de eksperimentado.
Ĉe serioza k profunda meditado pri la demando, oni nepre alvenas al la konkludo, ke sur neniu kampo la absolutismo estas pravigebla k ke ĝi estas danĝera, koncerne la homajn interrilatojn. La dubemo estas nepra antaŭkondiĉo por la progreso en sciencoj k ĝi ankaŭ kondiĉas socian harmonion.

„Necesas kredi por agi”, oni ofte aŭdas. Tio dependas.... Unue ni interkonsentu pri la signifo de vortoj. Kiam mi envagoniĝis por veturi al via urbo, mi ja kredis, ke mi atingos ĝin. Tamen estas klare, ke mi ne havis pruvojn, certon pri tio. Akcidento povus okazi; nemalofte tiaj okazas; nemalofte personoj entreprenas vojaĝon k neniam trafas la celon. En mia kredo estis nenia absoluto. Estus pli ĝuste diri, ke mi fidis al la sorto. La penso, ke personoj deziras mian ĉeeston ĉi tie, ke mi povos eble utili iomete al la prosperigo de bona afero, tio estis sufiĉaj motivoj por ke mi konfidu miajn ostojn al la prizorgado de lokomotivisto. Neniam io estus entreprenata, se oni volus ĉiam havi la certon pri sukceso. Necesas do ne samigi la signifon de la vortoj kredo k certo. La kreduloj ĉe kiuj forestas ĉia dubo apartenas al la kategorio de absolutistoj; tiuj, miaopinie, estas malsaĝaj k eĉ iafoje danĝeraj homoj.
Aliparte, ni ne devas malatenti la fakton, ke ĉe iaj homoj la riskemo ludas grandan rolon en iliaj decidoj. Fidi al la sorto k havi la konvinkon, ke la entrepreno estas bona k nobla la celo tio plene sufiĉas por instigi homojn agadi. Dubemo ne povas do rezultigi nepre neagemon.

Kompreneble estus malsaĝe dubi pri ĉio. Malkonfesi absolutismon, tio ne signifas, ke oni ankaŭ ne agnoskas la ekziston de objektivaj veraĵoj. Mi ne povas dubi, ke mi staras nun antaŭ vi,