Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/68

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

paroladas k eble tedas vin. Neniu laboristo povas dubi, ke li estas ekspluatata ĉe la konstato, ke aliaj homoj, nenion utilan farantaj, tamen vivas en komforto k eĉ lukse; ĉiu facile konsentas, ke la socio estas malbone organizita, ĉar homoj mizeras k eĉ malsatas malgraŭ tio, ke produktaĵoj abundas k eĉ estas detruataj pro manko de aĉetantoj. Ekzistas multaj tiaj demandoj pri kiuj preskaŭ ĉiuj homoj povas universale interkonsenti. Ankaŭ neniu dubas, ke ĉiuj punktoj de cirkonferenco estas en egala distanco de ĝia centro; ke tuto estas pli granda ol iu el siaj partoj; ke du rektoj paralelaj kun iu tria rekto, estas ankaŭ paralelaj inter si. Neniu dubas pri neceso ekveturigi trajnojn je difinita tempo; ĉiu konsentas, ke estas mallaŭdinde, ne plenumi promeson, libere faritan; heroeco vekas admiron ĉe ĉiu normala homo; k neniu atendas gratulon pro sia malkuraĝo; neniu dubas pri la ekzisto de Tokio, kvankam ne ĉiu veturis tien por vidi la urbon proprokule; ktp. ktp.

Sed ĉu Marks eraris aŭ ne? Ĉu Stalin pravas kontraŭ Trocki, aŭ inverse? Ĉu la malvenko de l’ proletaro en Germanio k alie rezultas de tio, ke la politiko k taktiko de l’ socialistoj estis eraraj? Ĉu tiuj de l’ komunistoj estis la sole ĝustaj? Ĉu la regado de Hitler estos longdaŭra aŭ ne? Al tiaj demandoj necesas rilati kun dubemo....
Tamen, kion ni vidas? Ni vidas, ke la diversaj tendencoj de l’ laborista movado kulpigas unuj la aliajn; insultas sin reciproke k ĉiuj agas laŭ maniero, malebliganta komunan agadon, kuniĝon de l’ fortoj. Ĉiuj estas konvinkitaj, ke nur ili pravas; ke se okazis malvenko, kulpas en tio ne ili sed la aliaj, kiuj opinias havi nenion por riproĉi al si. Ĉiuj pli malpli estas regataj de absolutismo.

La plej karakteriza ekzemplo pri absolutismo estas la sinteno de l’ patriotoj, Ĉiuj senescepte preferus morti ol perdi sian naciecon. Kiom da francoj estas pretaj rezigni sian francecon? Kiom da angloj konsentus akcepti alian regadon ol la britan? Kiom da germanoj povus toleri eĉ la penson, ke ilia lando fariĝu nur geografia esprimo? Estas tute neeble respondi precize al tiaj demandoj, sed mi havas la konvinkon, ke eĉ en revoluciulaj rondoj troviĝas tre malmulte da homoj por sincere deklari: ne gravas por mi perdi mian naciecon; male, mi sopiras al tia perdo k konscie penas akiri menson de mondcivitano.
Ĉiu patrioto estas sub la regado de absolutisma ideologio, kiu igas lin, se necese, oferi sian vivon antaŭ la sanga altaro de l’ patrio.

***

Ĉe tiaj konstatoj ŝajnas al mi evidente, ke ideoj estas potencaj fortoj. Iafoje ili eĉ ludas pli gravan rolon ol ekonomiaj faktoroj mem. Pri tio mi mencios al vi tre karakterizan ekzemplon, kiun mi trovis lastatempe en geografia verko.