Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/80

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tamen estas sufiĉe atentinda fakto, ke centjara internaciisma propagando kaj agitado rezultigis nur la venkon de l’ naciismo en la tuta mondo. "Proletoj el ĉiuj landoj, unuiĝu!" alvokis Marks kaj Engels (…) Sed tiu unuiĝo neniam havis realan fundamenton. La diversaj Internacioj fiaskis en sia agado, tial ke ilia tuta ŝajnvivo rezultis nur el la interrilatoj de kelkcentoj da gvidistoj. En krizaj momentoj homoj perdis ĉian influon sur la amason kaj plej ofte havis personan intereson renegatiĝi. Kaj tiel estos, tiom longe, kiom la homoj el la tuta tero ne havas la eblon intime, senpere konatiĝi kaj organiziĝi. La ĝisnuna internaciisma organizsistemo estas la plej granda iluzidona afero, kiun oni povas imagi.

Ĉion tion nia kritiko celas malkaŝe kaj sentime diri al niaj samsortanoj. Se tiu nia agado estas negativa kaj detrua, nu, tio ne ĝenas nin: necesas ja detrui danĝerajn iluziojn. Ni konsideras kiel devon rekomendi al niaj Gek-doj, ke ili vane kaj senrezulte ne batalu; ke ili ne eluzu sian energion, irante laŭ malĝusta direkto.

Ĉu do ni trompu nin mem kaj trompu aliajn? Ĉu indas, ke liberpensantaj homoj sin lulu per iluzioj? Ĉu saĝa homo devas ankaŭ konduti freneze, se li troviĝas inter frenezuloj? Ni gardu nin kontraŭ ĉiaj vanaj esperoj; ni lernu scii ĝuste taksi kaj ĝui la staton de homo, kiun gvidas racio kaj ne blinda entuziasmo. Ĉu ne estas ĝuinda sento la konscio esti saĝa inter malsaĝaj? Se ni ne povas ĉiam teni nian korpon libera, almenaŭ neniu registaro, neniu diktatoro, neniu gvidisto posedu nian spiriton, nian animon. Eppur si muove (kaj tamen ĝi moviĝas), diris la granda herezulo Galileo, kiam la inkvizicio devigis lin publike malkonfesi sian opinion, ke nia planedo turniĝas.

Jes, ja ni kritiku ĉion kaj ĉiujn, tiel ke nur per tia sinteno ni restos liberaj homoj inter sklavoj.

Longe ni povus skribi, donante konkretajn ekzemplojn por pravigi nian unuan gvidpunkton. Sed ni sufiĉe alte taksas la intelektan nivelon de niaj legantoj, por ne dubi ke ili mem kapablas per propraj observoj kaj konstatoj ĝustan komprenon pri nia penso, pri nia celo.

*

La dua gvidpunkto rekomendas relativismon pri vivkompreno.