Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/79

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
KLARIGOJ PRI LA GVIDPUNKTOJ

Leginte en la unua kajero de HEREZULO la ok gvidpunktojn, laŭ kiuj ni intencas redakti la revueton, kelkaj K-doj skribis, petante klarigojn. Tiujn ni volonte donas.

Unu leganto diras: "Vi volas kritiki ĉion kaj ĉiujn, tio ŝajnas al mi ne aprobinda; tiel vi agos nur negative, detrue, dum estus pli saĝe fari pozitivan, konstruan laboron…"

Ni facile komprenas la preskaŭan indignon de nia korespondanto. Li tamen bonvolu tute kvietiĝi kaj bone pripensi la sencon de l’ vorto kritiki. Ĝi ne havas nepre la signifon mallaŭdi, malaprobi. Oni eĉ povas laŭde kritiki verkon. Sekve neniu vidu en tiu nia unua gvidpunkto ian malbonan intencon, ian ajn malican mallaŭdemon. Cetere, al ni mem devas ankaŭ esti aplikata tia kritikemo. Kaj se nia K-do aplikus ĝin al si mem, li eble pli ĝuste komprenus la signifon de la gvidpunkto, kiun li malaprobas. Tie estas ja dirite, ke ni "kondamnas neniun sincerulon". Tiuj lastaj vortoj montras do, ke nia unua gvidpunkto estas nenial malbonintenca.

Kritiko estas necesa kaj ĝia manko en homaj socioj, en organizoj, signas tendencon al kreiĝo de dogmoj, al stariĝo de diktatoroj, al malaltiĝo de l’ homa digno kaj finfine al enplantiĝo de sklavecaj socisistemoj.

Estas ja vere, ke nura kritiko ne alportas ion pozitivan. Ĝi eĉ povas esti efektive detrua. Sed plej ofte detruado estas unue necesa antaŭ ol komenci konstruadon. Aliparte, konstrui, ekzemple, kazernojn, tio estas pozitiva laboro sed neniel utila por la homaro. Ĉia ajn "pozitiva" laboro sekve ne estas laŭdinda, dum negativa, detrua agado povas kelkokaze esti utila.

Ni firme opinias, ke la laborista movado estas orientita laŭ malĝusta direkto. La sinsekvaj fiaskoj en plej diversaj landoj montras tion al ĉiu, kiu ne estas dogme blindigita. La malatento de l’ gvidistoj al la esperanta afero, al la neceso faligi la lingvajn barojn inter la homoj, antaŭ ol rekomendi al ili unuiĝon, ĉiam ŝajnis al ni konscia aŭ senkonscia perfido al la laborista klaso. Bedaŭrinde eĉ ne ĉiuj laboristaj esperantistoj konscias pri tio; multaj emas ankaŭ konsideri nian aferon kiel akcesoran.