Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/82

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

profunda pripensado komprenigas, ke la kunnaskitaj diferencoj, ekzistantaj pli malpli inter ĉiuj senescepte homoj, povus pli facile malvolviĝi kaj sin montri, se forestus ĉia diktatoremo, ĉia absolutemo en la pensoj kaj moroj.

Estas evidente, ke nacia lingvo, nacia edukado ne estas io kunnaskita, sed rezultas de situacioj kaj cirkonstancoj, kiuj ne estas ĉiamaj, kiuj eĉ ofte ne plu ekzistas konkrete. Ju pli la homoj estas memstare pensantaj, ju pli ĉiu el ili deziros esti unika specimeno de l’ homa genro kaj ne iu naciano, des pli ekzistos da ŝancoj, ke la kunnaskitaj diferencoj elkreskos.

Post ĉi tiu klarigo neniu sincera homo povos do aserti, ke nia deziro al sennacieca unuiĝo de l’ tutmondo celas uniformecon. La sennaciismo tute ne signifas unutipecon de l’ homoj; ĝi ne celas al griza, unutona, banala homaro, sed male al originaleco ĉe ĉiu individuo, al varieco inter ĉiuj teranoj.

*

Supraĵa lego super la kvara gvidpunkto povus ankaŭ pensigi pri ia unutipa kunfandiĝo de ĉiuj rasoj. Tia ne estas nia penso kaj cetere ni scias, ke fiziologie tio ne eblas. Tamen la rasismo estas nenatura, monstra teorio. Malpermesi aŭ eĉ malrekomendi la geiĝon inter malsamrasaj individuoj, tio estas tute arbitra. Laŭ la rezonmaniero de rasistoj oni povus same sofisme "pruvi", ke nur geiĝo inter homoj, havantaj la sajnan koloron de okuloj, aŭ de haroj, devas esti permesata.

Ne malpli arbitraj estus reguloj, bazitaj laŭ la formo de l’ nazo, la grando de l’ buŝo aŭ la longo de l’ kapo. Eble iam troviĝos iu "scienculo", kiu argumentos, ke la tuta malbono en la mondo venas de tio, ke oni ne malpermesis geiĝon inter brakicefaloj kaj dolikocefaloj…

Kiam ni parolas pri mikso kaj luto inter la popoloj, ni pensas, ke la homoj devas unue kaj ĉefe konscii pri sia homeco kaj ne pri sia nacieco aŭ raso, kio neniel signifas, ke ĉiuj devas fariĝi samtipaj. Ĉiuj homoj estas teranoj, ricevas lumon kaj varmon de l’ sama suno; la saĝo ordonas, ke ili do forte konsciu pri tio kaj organizu la socion laŭ maniero, kiu ebligos ĝuadon el ĉiuj riĉaĵoj de nia komuna planedo.

*