Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Jam aperis klarigoj pri kvar el la punktoj, kiuj signas al ni la vojon kaj montras nian apartan komprenon pri kelkaj soci-politikaj demandoj. Daŭrigante tiun klarigadon, ni tuj rimarkigas, ke la kvina punkto fakte estas sufiĉe klara per si mem. Ŝajnas al ni ja tute evidente, ke simplaj laboristoj ne povas legadi, kompari kaj primediti la tezojn de l’ diversaj soci-politikaj skoloj, por eltrovi, kiu el ili estas la plej ĝusta. Marks, Prudon, Bakunin interdisputis dum jaroj kaj ĉiu el tiuj teoriuloj havis siajn respektivajn aprobantojn. Poste Pleĥanof, Lenin, Rosa Luksemburg same interbatalis per tezoj. Nuntempe Kaŭcki, Stalin, Trocki k.a. pli malpli famaj marksistoj interdisputis pri la plej ĝusta interpretado al la verkoj de sia majstro. Tia interdisputado estas interesa nur en tiu senco, ke ĝi montras la argumentkapablon de homoj. Sed fakte ĝi pruvas nenion.

Ĉiu el ni ja scias, ke tre lerta advokato iafoje sukcesas montri plej fian krimulon kiel simpatian homon; dum mallerta pledisto lasas kondamni senkulpulon. La lerto de dialektikulo estas tamen admirinda pro simila motivo laŭ kiu oni admiras la forton de atleto. Sed ĝi pruvas nur, ke ni devas dialektikumi, por teni vigla nian intelekton, same kiel oni gimnastikas por ke nia korpo estu sana kaj fortika.

Atleto kutime marŝas kiel ordinara homo kaj ne ĉiam kuras kaj saltas rekordcele; simile al tio ni lasu nin gvidi per la simpla saĝo, kiam temas decidi pri ordinaraj aferoj en nia vivo. Kio koncernas nin mem, kio tuŝas nin en nia karno, en nia intima vivo, pri tio neniu pli bone ol ni povas prijuĝi.

En la XVI-a jarcento homoj interbatalis kaj mortigis unuj la aliajn, tial ke teologoj havis malsaman komprenon pri kelkaj partoj el la Biblio. Ĉu ne estas same bedaŭrinde kaj ridinde, kiam en nia epoko ni vidas proletojn, kiuj pugne interbatalas, tial ke doktoroj je marksismo ne interpretas tute same "La Kapitalo"n?

En Sovetio la laboristoj lasis sin sklavigi en la fabrikoj, tial ke gvidistoj konvinkis ilin per marksaj eldiroj, ke necesas, por "konstrui socialismon", labori pli streĉe, pli rapide kaj pli senpostule. La kruda rezulto de tio estas, ke la marksismo-klarigantoj konsistigas nun novan